Page 11 - heleco-97
P. 11
fiton el ĝi, ambaŭ estas ĉefroluloj de la milito
generitaj de tiu kontraŭdiro. Kaj sendepende de
kiu atingus la finan venkon en tiu konflikto, la sis-
temo al kiu servas ambaŭ movadoj eltiras la pro-
fiton ke la popolaj aktivuloj de tiu interfrontiĝo
estas retirataj el la fronto de la Klasbatalo, la ve-
ra kontraŭdiro de ĉi tiu kapitalista socio.
Estas klare ke por ke la afero disvolviĝu laŭ la
interesoj de la superregantoj de la sistemo estas
necese ke la popolaj amasoj kiuj ludas kiel pe-
onoj en tiu naciisma konflikto estu nesciaj, t. e.
ke ili konu nek siajn klasajn interesojn nek la
naturon de la socio kie oni trompas ilin. Same
oni povas diri rilate al alia truko kiun la mas-
troj de la sistemo uzas/is por kapti popolan apo-
gon al politikaj fortoj pli fidelaj al la ekspluat-
antoj de la popolo.
Ni temas pri iu lasttempa kazo kiu elmontris ke
la popola ne-racio favoras la klasan malamikon
de la popolaj interesoj. Antaŭ kelkaj semajnoj
okazis balotado por elekti la regionan regant-
aron de Madrido. La ĉefa partio de la hispana
Dekstraro atingis egan venkon, kaj ne nur en la
burĝaj kvartaloj de la centro de la ĉefurbo sed
ankaŭ en la periferiaj urbozonoj loĝataj de mal-
riĉa loĝantaro. Inter la festantoj de la burĝa
venko abundis junularo. Ĉi tio estas rimarkinde
ĉar en nia lando la junularo havas antaŭ si tre
nigran estontecon… kaj nuntempon. La sen-
laboreco estas enorma en tiu sektoro de la hisp-
ana loĝantaro, kaj tiuj kiuj laboras estas submet-
itaj al tre malfavoraj kondiĉoj: ne-fiksa labor-
kontrakto, malalta salajro… kaj verŝajne ili ne
ĝuos decan emeritiĝon post kelkaj jardekoj; oni
scias ke tiu generacio estas la unua en la histo-
rio kiu havos malpli komfortan vivmanieron ol
siaj gepatroj.
Kio okazis, do, por ke tiutipa personalo balote
apogu sian klasan malamikon? Nu, okazis ke dum
pli ol unu jaro, pro la pandemio, estis grandaj
restriktoj pri la ĝuado de liber-tempo: plaĝoj,
11