Page 182 - heleco
P. 182
montras situacion tre malsimilan ol tiu de la epoko de Alvaro de Luna, kiam la
konfliktoj estis kontraŭdiroj de la interesoj de la feŭda nobelaro, kaj la popolo
ludadis nenian rolon. La historiaj verkoj respegulas tiun socian ŝanĝon kiel ne
povas esti alimaniere.
Sed, eĉ se ŝanĝiĝis la socian naturon de la historiaj rolantoj, tamen la korupto daŭre
estis/as ligita al la ekzercado de la politika povo. Povas ŝajni ke nia raporto tre
detale priskribas la politikajn eventojn kaj konfliktojn. Tioma atento al la politiko
kaj ties evoluo respondas al la konvinko ke la fenomeno de la korupt(ad)o estis
nekonceptebla sen la ekzisto de la politika potenco. Ĉi tio ne estas anarkiism-
favora argumento; ni konscias ke la homo nepre devas vivi en asocio kun aliaj
homoj, kaj ĉiu homa (a)socio nepre postulas ian formon de politika potenco.
Sed la formoj de politika potenco kiuj konkretiĝas povas ne esti justaj kaj
honestaj, kaj tio generas konfliktojn, militojn… inter konkurantaj socioj sed
ankaŭ inter kolektivoj diversaj ene de la sama socio. Nur konante tiun realaĵon
oni povas entrepreni eblajn solvojn.
Nu, kiel oni povas vidi per la bildoj de la libraj kovrilpaĝoj kiuj aperas en ĉi
paĝo, la publikigita prihistoria materialo respegulas la sociajn kontraŭdirojn
kiujn oni estis konkretante en la hispana socio dum la unuaj jardekoj de la 20-a
jarcento. Kiel sciate, la pliakriĝo de tiuj kontraŭdiroj kulminis per Civitana Milito
kies sekvoj, iamaniere kaj iomgrade, influas ankoraŭ sur la hispana socio.
Ĝuste la misio aŭ celo de la historia scienco estas kontribui serĉi solvojn por la socia
problemaro. Tiuj historiistoj kiuj konscias pri tio ke la korupto estas iu el la faktoroj
kiuj fuŝas la socion kaj kontribuas detrui la harmonion kiu devas regi en homa
(a)socio, dediĉis specifan historian esploron al la fenomeno de la korupto. Ĝis nun
ni menciis historiajn verkojn en kiuj la korupto estas nur unu el la komponaĵoj
de la prirakontata materialo, sed decas klarigi ke iuj specialistoj priatentis la
fenomenon de la korupto mem aŭ konkreta(j)n kazo(j)n de koruptado, aŭ
biografioj de konkretaj koruptuloj. Ni menciu iujn el ili.
182