Page 10 - heleco
P. 10
naturo: la nov-kortekso, frukto, de alia (la lasta) etapo de la evoluo de la homa
speco, kaj la rendimentoj de tiu homa instanco estas ankaŭ rezulto de la influo
de la edukado provizita de la kultura socia medio kaj, ĉiam lastinstance, de la
konscia volo de la individuoj.
Frukto aŭ rezulto de tiu homa egoismo, kun la diversaj formoj kiujn ĝi povas
alpreni, estas la fraŭdoj, seksa persekutado, seks-perforto, torturado, pederastio,
subaĉeto, trompo-ŝtelo… Ĉiuj-ĉi aspektoj de socia putrado estas abomenindaj
kaj postulas apartan pritrakton, sed ili ne ĉiam estas korupto. Nun ni priatentas,
konkrete, pri la kazoj kiuj, jes ja, estas korupt(ad)o. Vidu jenajn difinojn pri
«korupto»:
Oni povas diri, ke ekzistas ia kunteksto de korupteco, kiam potenculo, kiu
respondecas pri certaj agoj (t. e. funkciulo aŭ oficialulo kun respondeco)
estas induktita, per mono aŭ aliaj avantaĝoj, kiuj ne estas donitaj laŭleĝe,
plenumi agojn, kiuj favoras tiun, kiu donas la avantaĝon kaj cetere gene-
ras damaĝon al la publiko kaj ĝiaj interesoj.
CARL FRIEDRICH (politikologo)
La koncepto de korupteco povas esti komprenata kiel la uzo de publika
potenco por atingi privatajn enspezojn per la misuzo de potenco aŭ ĝia
ekzercado fare de la ŝtata burokratio.
JENS CHR ANDVIG kaj ODD-HELGE FJELDSTAD
Estas klare ke laŭ tiuj difinoj oni kontemplas la koruptadon kiel misuzon de la
aŭtoritato. T. e. temas pri politika afero, io kio okazas en la tereno de la poli-
tiko en kiu rolas la autoritato, la publika potenco. Tiorilate, la sekva difino,
kiun ni trovas en Vikipedio, nenecese aldonas la adjektivon “politika” al la
substantivo “korupto”:
La politika korupto referencas al deliktoj faritaj de publikaj funkciuloj kaj
aŭtoritatoj kiuj misuzis siajn povon kaj influon farante intence misan
uzadon de la financaj kaj homaj rimedoj al kiuj ili havas facilan aliron,
celante siajn personajn interesojn aŭ tiujn de iliaj proksimuloj, por atingi
neleĝan avantaĝon ĝenerale sekrete kaj private.
Do, ni priskribos tiajn eksterleĝajn kazojn por kies realigado estis necesa helpo
aŭ komplico de aŭtoritat(ul)o, aŭ kiam tia oficiala, aŭtoritata, partopreno estis
necesa por mildigi (aŭ nuligi) la punon de la kulpuloj. Kompreneble, oftas la
kazoj en kiuj la aŭtoritata implikiĝo estis necesa kaj por la plenumado de la
deliktaj faroj kaj por senpunigo de la kulpuloj. Do la aŭtoritata implikiĝo povas
esti politika kaj/aŭ juĝa.
Kiel ekzemplo de tiutipaj kazoj, sekve ni priskribas iun korupto-aferon kiu
famiĝis en Hispanio en la lasta etapo de la frankisma reĝimo. Temas pri la tiel
nomata «Kazo SOFICO». SOFICO estis ensemblo da hispanaj kompanioj,
10