Page 110 - heleco-99
P. 110

Estis ankaŭ faktoroj de malstabiligo ene mem de la reganta koa-

                                 licio. La 4-an de majo de 2021, Pablo Iglesias anoncis sian eks-
                                 iĝon de ĉiuj siaj postenoj ĉe Unidas Podemos kaj sian forlason
                                 de la institucia politiko. De tiam la rolo Vicprezidanto de la Reg-

                                 istaro kiun Iglesias estis plenuminta, kiel lidero de Unidas Pode-
                                 mos, estis efektivigita de Yolanda Díaz, sed ŝi ne same heredis
                                 la liderecon de Unidas Podemos. Kiel sciate, ankaŭ ĉi tiu estas

                                 koalicio, kaj ene de ĝi la rilato inter ambaŭ komponaĵoj, I.U.
                                 kaj Podemos, ne estis glata. Ĉi tio gravis ĉar Yolanda entreprenis
                                 poste la kreadon de politika platformo por kandidatiĝi en la sekv-
                                 onta ĝenerala balotado. Ĉi tiu nova politika projekto estis ident-

                                 igita de la amaskomunikiloj kiel “ampleksa fronto”. La 19-an
                                 de majo 2022, ŝi registris novan politikan enton nomitan “Sumar”
                                 (kun la signifo de “aldoni”, “adicii”) ĉe la Ministerio pri Internaj

                                 Aferoj. Ĝia celo estis unuigi la politikajn fortojn maldekstre de la
                                 Socialista Partio. En junio de tiu sama jaro, Sumar komencis
                                 “aŭskultprocezon” ĉie en la lando por informiĝi pri la civitanaj

                                 bezonoj kaj konstrui politikan projekton kiu reprezentus ilin.
                                 Kiel dirite, grava rezisto al la unuiĝo estis ĝuste tiu de Podemos
                                 kun kiu estis en koalicio Yolanda kaj ĉi ties gekamaradoj. Ce-

                                 tere  la  ĉefa  liderino  de  Podemos,  la  Ministrino  pri  Egaleco
                                 Irene María Montero, suferis dum la lasta etapo antaŭ la balotado
                                 egan politikan erozion kaj multajn atakojn de la dekstrara opozi-

                                 cio por leĝo, kies parlamentan apogon ŝi atingis favore al la celo
                                 protekti la virinojn el seks-atakoj, sed kies aplikado estis mal-
                                 bone alĝustigita al la juraj proceduroj, el kio rezultis ke multaj

                                 enkarcerigitaj seksperfortigintoj estis liberigitaj aŭ ricevis pun-
                                 reduktadon. En tiu kunteksto okazis la urbaj kaj regionaj balotoj
                                 de  la  28-a  de  majo  ĉi-jare  kies  rezulto  estis  katastrofa  por  la
                                 Koalicio de Maldekstraro.

                                 La balotkampanjo de la PP kaj VOX kontraŭ la Socialista Partio
                                 centriĝis, ĝisnaŭze, en unu konkreta punto: la fakto ke la social-

                                 istoj kaj ties maldekstraj kunkoalicianoj povis regadi nur dank’
                                 al la apogo de la naciismaj fortoj de Katalunio kaj Euskadio. En
                                 septembro 2022, estis aperinta en la amaskomunikilaro la slo-
                                 gano: “Ke Txapote voĉdonu por vi”, uzata de politikistoj kaj

                                 simpatiantoj de la PP kaj VOX por ataki la Prezidenton Pedro
                                 Sánchez. Tiu slogano estis tre disvastigita en la balotkampanjoj
                                 de ĉi-jaro 2023.  Txapote estas kaŝnomo de la eŭska  teroristo

                                 Francisco Javier García Gaztelu kiu murdis kelkajn homojn ka-
                                 dre de la terorisma kampanjo en Eŭskio.

                                                         110
   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115