Page 11 - heleco-99
P. 11
Sed, kiel dirite, la ĉefa afero kiu karakterigis la
kvardekjaran periodon kiun ni pritemos estas la
korupto. Urbestroj de ĉiuj politikaj signoj, altaj ofic-
istoj de la Andaluzia Registaro, kantistinoj, aristo-
kratoj kaj komercistoj devis raporti antaŭ la Justico.
Politikistoj de ĉiuj partioj, bankistoj, juĝistoj kaj eĉ
membroj de la Reĝa Domo estis kondamnitaj al
prizontempo.
Tiel estis; malgraŭ la espero kiun vekis la Socialista
Partio en ties voĉdonintoj, oni tuj konstatis ke ankaŭ
ĝiaj gvidantoj inklinis al korupto. La Ekonomiaj
skandaloj estis, ekde tiu momento, konstanta en
la lastatempa historio de Hispanio: la du regantaj
politikaj partioj kiuj sin alternis en la politika
potenco, igis la ŝtaton fonto de personaj enspezoj.
Siaflanke, ankaŭ la Reĝa Familio eniris en mem-
detruan spiralon de korupto kaj apartiĝo el la socia
problemaro.
Same kiel en la antaŭaj periodoj de la hispana
historio, jam priraportitaj, ankaŭ dum ĉi tiu etapo
la korupto estis ligita al la kontrolo de la politika
potenco... kaj de la jura sistemo; nuntempe, de
antaŭ pluraj jaroj ĝis nun, aŭgusto de 2022, estas
en Hispanio politika batalo por la kontrolo de la
Plejalta Tribunalo.
La koruptado estis speciale grava dum la regad-
etapo de Mariano Rajoy (fine de 2011 ĝis meze
de 2018). Notindas ke ĉi-kaze la punitoj de la
Justico estis ne nur kulpaj personoj sed la partio
mem kiel jura ento. La puno de la kulpuloj de
sinsekvaj skandaloj ne evitis la agadon de novaj
koruptuloj, kiel atestas la fakto ke la informedioj
senĉese estis pritemante skandalojn pri korupt-
ado. Ekde la komenco de nia verkado pri ĉi tiu
temo per la antaŭa revua numero, senĉese estis
aperante novaj kazoj. Ĉi raporto estas kondamnita
ne resti aktuala dumlonge. Sendube kiam ĉi tiu
numero de la revuo estos fineldonita, ekzistos jam
novaj korupto-kazoj pri kiuj oni scias nenion nun
kiam ni estas verkante ĉi tiun unuan ĉapitron, tio
estas: la koruptado pludaŭris ĝis hodiaŭ mem.
11