Page 44 - argentinaj verketoj
P. 44
Mi legas la leteron kaj mi sciiĝas pri tio, ke la aven-
turo de la geparo feliĉe finis. Iom post iom ili pro-
gresadis kaj post kelkaj peripetioj, ili enloĝiĝis en
Villarrica, kie la edzo mastras gravan ĉiovendejon.
Ili havas gefilan paron, kaj la filinon ili ameme no-
mas Marijulia, je memoro de tiu knabino al kiu ŝi
alportis ĉiutage mburucuyá-on. Krome Cuñataí Po-
rá realigis sian revon lerni tajpadon kaj por pruvi
tion, ŝi sendas tajpita sian leteron.
Sed ĉi tiu feliĉa fino ne estas tia por mi. Kiam mi
ricevis la leteron mi intuiciis, ke ĉi tiu letero alportas
malagrablaĵon. Mia intuicio preskaŭ neniam trompis
min kaj ĉifoje ankaŭ ne, ĉar la letero, sen diri tion,
alportas al mi la sciigon pri la morto do Cuñataí
Porá, kaj mortigis ŝin sinjorino Alicia Ávalos de
Cardoso. Mi neniam povas vidi la Cuñataí Porá,
kiun mi konis, en ĉi tiu burĝa sinjorino, famili-
patrino, eble dikulino kaj kiu kapablas tajpi siajn le-
terojn. Do, mi disrompis la leteron kaj la ĉekon,
bruligis la pecetojn kaj forbloris ilin por ke ili mala-
peru, same kiel mi deziras malaperigi la rememoron
pri tio, kio povis esti bela sonĝo. Poste mi adiaŭis
mian amikinon, ĉi-foje definitive kaj en nia lingvo:
- Adiaŭ Cuñataí Porá …!
F I N O
44