Page 41 - argentinaj verketoj
P. 41
el Posadas por aresti kaj denove konduki vin en la
dehakejon.
La policisto ekkonsciis, kvankam malfrue, ke li falis
en kaptilon. Li turnis sin kaj, kiam li vidis antaŭ si
tiun giganton, li intencis ekpreni la armilojn, sed li
malfruis. Li sentis kvazaŭ klabobaton sur la brusto
kaj oni aŭdis la krakon de rompitaj ostoj kaj pro la
forto de la bato li retroiris kelkajn paŝojn kaj falis ĉe
la piedojn de la knabino. Li intencis restariĝi sed ne
povis. Eble al li rompiĝis iu ripo, ĉar li apenaŭ en-
spiris. La giganto alproksimiĝis kaj senarmigis lin.
Finfine la policisto sukcesis stariĝi, sed denove li
ricevis bategon frakasintan la vizaĝan oston. Angore
blekegante li denove teren falis kun sanga vizaĝo.
Cuñataí Porá foriris por alporti la polican ĉevalon
sed reale por ne ceesti la elnodiĝon de tiu dramo.
La sangodoro altiris la tahyí-re-on (14) . Komence ili
alvenis laŭ malgrandaj grupoj, sed iom post iom la
grupoj pligrandiĝis kaj fine ili formis densan vicon.
Ili eniris tra la sangaj naztruoj en la cerbon. Kiam la
policisto sentis sin vorata, li kriegadis, kaj liaj krioj
silentigis la mil ĝangalajn bruojn. Li intencis stariĝi,
sed li ne povis. Liaj hurladoj iom post iom mallaŭt-
iĝis ĝis ili tute silentiĝis kaj denove la ĝangalo bru-
pleniĝis. Kiam Cuñataí Porá revenis kun la ĉevalo,
la korpo de la policisto malaperis sub nigreta kaj
tremanta maso.
Post unu horo de ĉi tiu korpo restis nur la ostoj kaj la
arĝentaj spronoj kaj kiam la formikoj finos sian la-
laboron jam kelkaj herboj alkroĉiĝos al tiuj ostoj kaj
41
kreskos ĝis kovri ilin per densa verda mortotuko. Se
iu ajn venos al ti tiu loko nur post du tagoj, li ne