Page 42 - argentinaj verketoj
P. 42
boron jam kelkaj herboj alkroĉiĝos al tiuj ostoj kaj
kreskos ĝis kovri ilin per densa verda mortotuko. Se
iu ajn venos al ti tiu loko nur post du tagoj, li ne
trovos spuron de la dramo tie okazinta. La ĝangalo
tre bone kaŝas siajn sekretojn.
Ramón prenis la ĉevalon je la kondukiloj kaj kon-
dukis ĝin al la rivero. Li enirigis ĝin en la akvon kaj
kiam la besto perdis piedtenon li ekpafis al ĝi en ore-
lon kaj antaŭ ol ĝi enprofundiĝis per piedo li puŝis
ĝin al la rivermezo. La parana-aj piranjoj faros al la
ĉevalo la saman laboron, kiun al ĝia mastro faris la
ĝangalaj formikoj.
Fininte sian rakonton la knabino suferis nervan kri-
zon. En ŝiaj okuloj oni povas vidi la teruron kaŭz-
atan de tiuj rememoroj. Por eviti ŝiajn kriojn mi pre-
nis ŝin je la ŝultroj kaj mi fortege skuis ŝin. Fine mi
sukcesis plorigi ŝin. Por trankviligi ŝin mi montris la
mburucuyá-on, kiun, same kiel ĉiutage ŝi metis apud
la foton de mia filino kaj diris:
- Rigardu ĉi tiun floron. Ĉu vi jam forgesis kion
signifas por vi la gvaranioj? Antaŭ kelkaj tagoj ja-
guareté surpnizis en la ĝangalo iun cuñatai-on, sed
ĉi-foje ne aperis iu ajn cariaí sed la menará mem de
la knabino, kiu luktis kontraŭ la sovaĝbesto kaj
sukcesis venki ĝin. Nun yaguareté kuŝas en tombo
je la bordo de Paraná-o kaj ĝi ne kuŝas ĉirkavolvita
de ĝia haŭto, ĉar la formikoj formanĝis ĝin. Kaj vi,
knabino, povas esti certa pri tio: sur la tombo de
yaguareté neniam ekfloros la mburucuyá.
Ŝi rigardis min per siaj profundaj okuloj kaj mi
42
neniam forgesos tian rigardon.
Mia resaniĝo rapidis kaj post kelkaj tagoj mi jam