Page 39 - argentinaj verketoj
P. 39
Dum la mallongaj lucidaj intervaloj, mia unua vidaĵo
estis la bela vizago de Cuñataí Porá envolvita de
kvazaŭaj kotonecaj nebuloj kaj angore premata, sed
ĉiam kun tiu rideto lumiganta ĉion per dolĉaj bril-
etoj. Kelkfoje apude mi vidis alian vizaĝon de mal-
juna gvaranio; ĝi estis seka, faltiĝinta vizaĝo, kvazaŭ
sur ligne ĉizita; la falantaj lipkomisuroj aperigis sur
tiu vizaĝo tiun tristecon, kiun oni povas vidi sur la
vizaĝo de venkitaj popoloj; li estis ŝia patro, indiana
resanigisto, al kiu mi ŝuldas mian resanigon.
Dank' al la trinkaĵoj de la maljunulo, la febro remitis
kaj mi falis en profundan dormon. Kiam mi vekiĝis
mi aŭdis la varman voĉon de Cuñataí Porá, kiu
kantadis gvaranjon, la paragvaja popolkanto de dolĉ-
naŭza muziko, per kiu iu cuñataí ploradis sian ne
reciprokitan amon.
Alvenis al mi la fortikeco de la ĵus naskita printem-
po alportata de la trudema parfumo de la jasmenoj,
kiuj vidigis ilian timiĝintan scivolecon tra la mal-
fermita fenestro, kaj inter kiuj tremis la bunta flirt-
ado de la kolibroj.
Iom post iom mi konsciis pri mia situacio. Surpriz-
igis min la ĉeesto de Cuñataí Porá. Mi vokis ŝin kaj
demandis, kial ŝi ne foriris. Ŝi respondis, ke ŝi ne for-
iris, ĉar ŝi ne volis forlasi min sola kaj malsana.
Entute, ĉu ni ne estas komplicoj? Kaj kun petola
mokgrimaco en siaj profundaj okuloj, ŝi diris:
- Ĉu ni ne estas enŝipiĝintaj en la samna aventuro?
Kaj tre mallaŭte, kvazaŭ ŝi malkovrus sekreton, ŝi
aldonis:
39
- Ĉu vi jam forgesis la policon? Sed nun mi devas
timi nenion. La maldekstrulo neniam ĝenos nin.