Page 40 - argentinaj verketoj
P. 40
aldonis:
- Ĉu vi jam forgesis la policon? Sed nun mi devas
timi nenion. La maldekstrulo neniam ĝenos nin.
Kiam ŝi diris tion, mi rimarkis la tristecon plenig-
intan siajn okulojn, kiuj samtempe akiris malmolan
esprinon. Mi instigis ŝin paroli kaj post mallonga
paŭzo kaj per tremanta voĉo, ŝi rakontis al mi la
okazintaĵon.
La sekvantan tagon post mia malsaniĝo, aperis la
pantalonpufa policisto. Li sciigis pri mia malsano
kaj venis por troviĝi ĝi tute sola kun Cuñataí Porá.
Yaguareté revenis por kapti sian predon. Li intencis
ĉirkaŭpremi ŝin, sed la knabino repuŝis lin. Tiam li
volis perforti ŝin, sed ŝi defendis sin; ŝi denove for-
puŝis lin kaj la policisto ŝanceliĝis; ŝi eliris el la ka-
bano kaj eniris en la densejon. Li persekutis ŝin, sed
penege, ĉar la pufa pantalono alkroĉiĝis al la vepro.
La knabino ne hastis, por ke la policisto ne forlasu la
persekuton. Ŝi pretigis planon kaj sekvos ĝin ĝis la
fino. La policisto, blindigita de pasio, kredis, sen-
dube, ke tia knabina sinteno estis koketado. Oni aŭ-
(13)
dis la korŝiran krion de la urutaú , la nokta birdo,
kiu krias kvazaŭ torturita virino. La pasie blindigita
policito ne konsciis pri tio, ke estis tre frue, por ke la
urutaú eligu sian plendan krion. Ankaŭ ne senvind-
iĝis liaj okuloj, kiam denove aŭdiĝis la krion. Aŭd-
inte la duan krion Cuñataí Porá haltis, turnis sin kaj
laŭte diris al persono staranta post la policisto:
- Jen li estas, Ramón. Li estas la policisto alveninta
el Posadas por aresti kaj denove konduki vin en la
40
dehakejon.
La policisto ekkonsciis, kvankam malfrue, ke li falis