Page 43 - argentinaj verketoj
P. 43
Ŝi rigardis min per siaj profundaj okuloj kaj mi ne-
niam forgesos tian rigardon.
Mia resaniĝo rapidis kaj post kelkaj tagoj mi jam es-
tis preta forvojaĝi al la malproksima Buenos-Ajreso.
Ni adiaŭis nin reciproke la vesperon antaŭan al mia
foriro. Tiun ĉi nokton ŝi kaj sia menará trairos Pa-
raná-on ĝis la najbara Paragvajo kaj mi la sekvantan
tagon enŝipiĝos en Posadas por vojaĝi ĝis Buenos-
Ajreso.
Je la adiaŭo Cuñataí Porá a1proksimiĝis kaj mi fer-
mis la okulojn por ne vidi min en la profundo de la
siaj. Sur mia brusto mi sentis la voluptan kontakton
de ŝia brusto, provoka kaj aŭdaca, kaj sur mia vango,
la varmetan kaj humidan veluron de ŝiaj lipoj. Kiam
mi malfermis la okulojn, mi vidis ŝin malproksim-
iĝantan kaj envolvitan en la viola lumo falanta de la
ĵus florintaj jakarandoj. Ŝi turnis sin kaj permane
salutis min kaj malaperis post jasmeno subpremata
de blankaj floroj. Antaŭ ol ŝi malaperis ankaŭ mi
salutis ŝin kaj kriis mian adiaŭon kvazaŭ espero de
baldaŭa renkontiĝo:
(15)
- Ahajmá-se ; Cuñataí Porá.
Sed mi neniam plu revidis ŝin.
Ofte mi rememoradis ĉi tiujn okazintaĵojn, sed la
tempo-pasado stompis kaj ĉirkaŭis ilin per la vaga
nebulo sub kiu oni memoras kelkajn sonĝojn. Kaj
nun ili reaperas revivligitaj de ĉi tiu letero, kiun mi
havas ĉe mane kaj kiun mi ankoraŭ ne kuraĝis legi.
Sed oni devas trinki la amaraĵojn per unu sola gluto.
gluto. Mi legas la leteron kaj mi
43
sciiĝas pri tio, ke la aventuro de
la geparo feliĉe finis. Iom post