Page 12 - argentinaj verketoj
P. 12
La filoj de Paĉamama
La keĉuoj, antikvaj loĝantoj de Peruo, submetis mul-
tajn amerikajn popolojn al si, sed ili ne kapablis sub-
meti la kalĉakiojn, loĝantajn en la nunaj argentinaj
provincoj Huĵuy, Salta, Katamarko kaj Tukumano.
Sed malgraŭ la fiaskintaj invadoj, la keĉuoj, pro sia
proksimeco kaj komercaj rilatoj, influis la kalĉakian
popolon, kiu adoptis la keĉuan religion kaj lingvon.
En la keĉua religio ekzistas tri ĉefaj dioj: Inti, Paĉa-
mama kaj Kilja (hispane Quilla). Inti estas la dio de la
peruaj keĉuoj; Paĉamama estas la diino de la kalĉa-
kioj kaj Kilja estas la diino de la boliviaj ĉoloj (hisp-
ane cholos). Inti sifnifas «suno», Paĉamama signifas
«Patrintero» kaj Kilja signifas «luno».
Kiam oni vojaĝas tra la kalĉakia lando, oni povas
vidi, sur in vojflanko, ŝtonamaso estas la «apaĉeto», t.
e. la altaro de Paĉamama, ĉar sub ĝi kuŝas la tero, t.e.
Paĉamama.
Multfoje, kiam mi rajdadis kun miaj kalĉakiaj amikoj,
mi haltis antaŭ unu el tiuj «apaĉetoj» kaj alproksim-
iĝis al la altaro por prezenti nian oferon al la diino,
preskaŭ ĉiam floreton disŝiritan el la vojrando aŭ ci-
garedon ĵus ekbruligitan kaj murmuris en la keĉua
lingvo la preĝeton al la bona diino:
«Paĉamama, sumaj mama, kusijo! kusijo!» (Patrin-
tero, bona patrino, aŭskultu min! aŭskultu min!)
La kalĉakioj, do, estis politeistoj kaj krom la tri ĉefaj
dioj, ili havis multajn malbonajn diojn, inter ili, la
12
kruelan, sangavidan kaj venĝeman Ciki, okazigantan
ĉiujn malbonojn suferigantajn la homaron.