Page 11 - taglibro
P. 11
Hieraŭ mia 6 jara nepineto Sara ludadis kun sia "filineto" Klara, kiam tuj, sen-
pripense ŝi demandis al mi: Avinjo, ĉu vi estas juna?
- Ne karulin´- mi respondis - mi jam eniras en maljunecon.
Kaj ŝi sekvis: Ĉu mi estas juna?
- Kompreneble karulin´, vi estas tre juna - mi respondis - sed aldonis: Kial vi tion
demandas?
- Ĉar la avinjo de mia amikino Ana estas tre juna, ŝi respondis
Post tiel mallonga konversacio, Sara restarigis sian interompitan ludadon kun Klara,
kvankam unue konsideris konvene admonadi ĝin, pro ĝia malbona konduto dum ŝi
kaj mi konversaciis. Mi miriĝis ke la avino de Ana, amikino mia ekde infaneco estu
tre juna kiel asertis mia nepineto, ĉar mi bone scias ke ŝi naskiĝis tri monatoj antaŭ
ol mi, do ŝi estas je tri monatoj pli maljuna ol mi. Estas evidente ke la avino de Ana
kaj mi ne havas saman opinión pri la signifo de la vorto juna, pro kio mi prenis la
Plenan Ilustritan Vortaron por scii kion vere signifas esti juna, kaj jen kion mi legis
tiurilate:
Juna: 1) Ne ankoraŭ grandaĝa, ekzistanta de relative ne longa tempo
2) Havanta la kvalitojn de la juneco
3) Ne havanta ankoraŭ la kvalitojn de maturaĝo
Kaj tio, kion signifas?
Mi ne hontas diri ke mi ne estas ege inteligenta homo, pro kio neniu povos surpriziĝi
se mi ne konsideras sufiĉe klaraj tiaj difinoj, precipe, ĉar ili alportas tri novajn
vortojn, kiujn bezonas ankaŭ klarigi, pro kio mi denove turnas al la Plena Ilustrita
Vortaro por koni ĝiajn signifojn, jen kiuj:
Juneco: Tempoperiodo de la viva homo inter infaneco kaj matura aĝo
Matura: Atingita sian plenan kreskadon, forton, kapablon aŭ taŭgecon. Jen alia dubo
kiu sprucas en mia kapo, ĉar semas dubon pri tio ke du samaĝaj homoj povas ne esti
egale junaj ĉar ili ne atingis plenan maturecon forton, ktp, samtempe.
Grandaĝa: Jam tre maljuna.
Nun finfine mi komprenas, grandaĝa estas jam tre maljuna kaj juna ne ankoraŭ
grandaĝa. Tute klara.