Page 10 - taglibro
P. 10

3) Ĉiuj  konkursantoj estas devigataj pagi 10 pesetoj po ĉiu vorto prezentita, kun la
    celo  ke  la  tuta  monero  ricevita  taŭgu  por  helpi  la  investigado  de  malsanoj,  kiel

    kancero aŭ aliaj diversaj nomataj, ĝenerale, “raraj malsanoj”.


    4)  Por  la  premio  de  la  gajnonto,  la  organizacio  disponas  de  1.000  pesetoj  kaj

    diplomo.


    5) La gajnonto devos montri al la juĝantaro lian/ŝian konkurs-bileton por ricevi la
    koncernan premion se li/ŝi divenis  la gajnintan vorton


    6) La juĝantaro konsistas el 6 membroj (tri virinoj kaj tri viroj), ĉiuj kompetentaj kaj

    konataj lingvistaj.


    La  festoj  disvolviĝis  kontentige.  Ne  mankis  ridojn,  bruojn,  ebriojn,  kiel  kutime
    okazas ĉiam kaj ĉie, sed respektiĝis la medio kaj ĝenerale la proksimuloj, kiel petis la

    urbestro, kaj ne estis gravaj plendoj.


    Rilate  al  la  vorto  plej  bela,  kiel  oni  povas  kompreni,  ne  estis  facila  tasko  por  la
    juĝantaro ĝin elekti, ĉar estis tro multe da partoprenantoj kaj, konsekvence, la vortoj

    ricevitaj,  sed  ili  komencis  klasifiki  unue,  per  alfabeta  ordo,  (abunda,  amiko,

    amoro…); due, eliminante la obscenajn aŭ malsonantajn vortojn kaj pri la ceteraj, oni
    decidis lokigi laŭ alian specialan ordenon: flago, rigoreco, patrujo, demokratio… aŭ

    fido, espero, karitato, humileco… por finfine elimini ĉar laŭ ilia opinio ĉi lastaj pli

    ŝajnas rilati al  militaj aŭ religiaj diroj aŭ pensoj. Post malestimo de la plej multo el la
    registritaj  vortoj  pro  tiuj  cititaj  konsideroj,  la  jurianoj  pristudis  la  avantaĝojn  kaj

    malavantaĝojn por elekti la plej elstara de inter la ne forlasitaj, kaj finfine decidis pro

    unanimieco elekti kiel la plej bela, la vorton FELIĈO-n, kvankam je la vico anonci la
    elekto,  ne  estis  ĝenerala  interkonsento  de  la  konkursantoj.  Kiel  okazas  en  la  plej

    multo el la okazintajoj, estis dividiĝo inter plaŭdoj kaj cenzuroj.


    Gajnintoj estis tri gepartoprenantoj, ĉiuj mezaĝaj: du virinoj kaj unu viro, kiuj elektis

    la gajnontan vorton Ambaŭ ricevis individuajn diplomojn, kaj trionon de la ekonomia
    premio. La ceremonio de disdono de la premioj okazis dum vespero je la klaŭzuro de

    la festoj akompanata de gaja folklora muziko interpretita de la oficiala danc-orkestro,
    kvankam la urbestro kaj la Organiza Komitato ankoraŭ konsideris konvene gratuli ne

    nur al la gajninta trio, sed ankaŭ al ĉiuj ĉeestantoj pro la bona konduto observita dum

    la totalon de la festoj.


                                                            0000000000000000000000000

                                  MARIA KAJ MI
   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15