Page 130 - heleco-100
P. 130

kune”.  Kaj  li  diris  tion  kiam  la  industria

      revolucio estis ankoraŭ en ĝia komenco.

      Nuntempe,  tiu  enorma  produktad-kapablo
      enigis  la  riĉan  mondon  en  senmezuran  kon-

      sumismon. La kapitalismo proponas al parto
      de  la  homaro  la  bonstaton  provizitan  de  la
      abunda ĝuado de ĉiaj varoj kaj servoj. Kaj la
      homaro estis allogita de tiu komforto.


      Ni  povus  paroli  pri  “dolĉa  barbareco”,  kio
      estas  tio  kion  spertas  la  riĉa  mondo.  Kon-

      siderante  ĉi  tion,  ni  povas  aranĝi  grandan
      kampanjon  elmontrante  tion,  kiom  multe  ĉi
      tio estas trompiga, maljusta kaj neeltenebla.
      Sed  ĉi  tie  necesas  konsideri  unu  tre  gravan

      aferon. Ĉi tiu amasa konsumado estas io tre
      rimarkebla,  tre  tuja  kaj  kio  tre  influas  sur
      niaj vivoj tre intens-maniere.

      Male,  konscii  pri  la  neracieco  kaj  detrua
      barbareco  de  la  kapitalista  sistemo  postulas
      certan  dozon  da  pripensado;  same  kiel  mal-
      kovri ĉion,  kion multe estas  alieniga kaj ne-

      kontentiga  tiu  amasa  konsumado  kiun  oni
      proponas  al  ni.  Kaj,  principe,  tio,  kio  estas
      spertata, kutime havas pli da forto ol tio, kio

      estas pripensata.

      Ĝuste  en  ĉi  tiu  tranĉeo  de  la  altiro  al  la
      konsumado  estas  kie  la  kapitalismo  sin  ba-

      rikadas  kaj  venke  rezistas.  Dum  la  homaro
      daŭre konsideros la konsumadon  kiel la ba-
      zon  de  sia  komforto,  la  fundamenta  proble-
      mo,  la  subtenebleco  de  la  homa  socio  ne

      havos solvon.

      Oni povas alfronti ĝin nur plenkonsciante kaj

      montrante ke eblas ia plene kontentiga vivo kiu
      ne dependus de la konsumado. Tio ne signifas ke
      ni devas suferi malriĉecon kaj malabundecon;
      Ĝi signifas ke post kiam niaj aŭtentikaj bezo-

      noj  estas  plenumitaj,  ni  serĉu  aliajn  vojojn
      kiuj proksimigu nin al la dezirata feliĉo.

                                                         130
   125   126   127   128   129   130   131   132   133   134   135