Page 12 - heleco-100
P. 12
al la antaŭaj posedantoj. Ĉi lasta dispozicio signifis establi
inter la familioj la egalecon kiun, laŭsupozite, Josuo
establis en la distribuo post la konkero de la Promesita
Lando. Eble ĉi tiu fakto ne estas historia sed ĝi simbolas la
forigon de la merkato, kiu generas mal-egalecon. La
doktrino de la Jubilea Jaro neniam estis aplikita en la
antikva Israelo; ĝi restis kiel promeso, kiun plenumus la
venonta Mesio. Jesuo alprenis tiun profetan taskon kaj
klare vidis ke la solvo pasas tra la nuligo de la merkato
kaj ties ilo la mono. La forpelo de la komercistoj kaj ties
mono el la Templo klare atestas pri tiu konvinko.
Resume, la espero pri feliĉa, mesia solvo de la socia pro-
blemaro havis jam longan tradicion kiam Karlo Markso
entreprenis teoriadi pri ĝia atingo. En tiu tasko, li inter-
pretis la homan historion kiel klasbatalon inter posedantoj
kaj senhavuloj, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj, kaj kon-
ceptis ke la mesia ento por penlabori kaj atingi tiun ce-
lon estus la laborist-klaso, la proletaro.
Lenino alvenis al tiu zorgo per lia kono de la verkaro de
Markso, eble ne pro religia influo de la biblia profet-
ismo. Tamen lia agado tre similis al tiu de la profetoj; li
direktiĝis al la popolaj amasoj kun la karisma lidereco de
la profetoj. Krome, same kiel ili, li multe verkadis. Fakte,
lia verkaro estas eĉ pli ampleksa ol tiu de Markso, kaj
tial ke li estis ne nur teoriulo, sed praktikadis sur la realo,
li povis fari gravajn aldonaĵojn al la marksista teorio,
tiamaniere ke famiĝis la esprimo: marksismo-leninismo
por nomi la teorion kiu eksplikas tiun gravan revolucion
kiun Lenino gvidis.
Do, ni akompanu, per nia raporto, la homan vivaventu-
ron de Vladímir Ilích Uliánov, lian zorgadon por trovi la
solvon de la bazaj problemoj de la homaro kaj la manie-
ron realigi ĝin. La studo utilas por kompreni la malfacil-
aĵojn kiujn renkontas la revuloj kiuj volas realigi siajn
revojn. Ni vidos, do, la plendediĉon de homo kiu klare
sentis alvokiĝon al la realigado de iu idealo, la stumblojn
kaj fiaskojn kiujn li suferis, la sukcesojn kaj bontrafojn
kiujn li atingis, kaj ankaǔ la erarojn kaj mispaŝojn de li
faritaj, ĉar, jes ja, li ankaǔ falis en miskalkulojn kaj
trairis erar-vojojn, kiel ĉiu ajn homo kiu agadas kaj
devas preni decidojn. Kiel sciate: Nur tiu ne eraras,
kiu neniam ion faras.
12