Page 17 - heleco-101
P. 17

formiĝo de iu klasa socia strukturo kies bazo, kiel kutime, estis la privata propraĵo.

          La plej malalta klaso estis tiu de la tiel nomata                     (la popolo de la tero) kun la
          signifo de: parioj de la tero, popolaĉo, vulgara gento, amaso, malalta popolo, malklerul-

          aro… Tiuj malaltranguloj ne povus akrediti laŭleĝan genealogion eĉ se ili havus ĝin.
          Male, la riĉularo, la doktoroj de la Leĝo, la sacerdotoj de la restarigita Templo, la majstroj
          aŭ rabenoj… povus atingi decan genealogion eĉ se ili vere ne havus ĝin.

          Tio estas, reiĝis la kasta socia strukturo ekzistinta en Judujo en la antaŭ-ekzila epoko.
          Dum tiuj 8-a kaj 7-a jarcentoj antaŭ nia erao la povo de la terposedantoj kaj de la

          pastraro kiu sankciis ĝin estis kontestita de la profetoj. Ŝajnas ke la figuro de la
          profetoj, kun la karakteraĵoj kiu distingis ilin, estis fenomeno okazinta nur en tiu juda
          socio kaj en tiuj menciitaj jarcentoj. Ili estis kvazaŭ popolaj tribunoj sed parolante

          nome de Dio, de iu Dio kiu en tiu epoko ankoraŭ ne estis tute akceptita de la juda
          popolo, spit´al tio kion volas igi nin kredi la “historiaj” libroj de la Biblio.

          Sed, nu, en la post-ekzila epoko jam ne plu estis profetoj, sed ekzistis sektoj de sekvantoj
          de la profetoj, kiuj konservis kaj pliampleksigis la verkojn de siaj majstroj. Eble la
          judoj ne estas “Elektita Popolo”, sed ili, jes ja, estas “la Popolo de la Libro”, kaj tio sen-

          dube estas sufiĉe merita. Krom la historiaj libroj pri kiuj ni okupiĝis ĝis nun, la “Libro
          de la Libroj” enportas ankaŭ la profetan literaturon, al kiu ni devos dediĉi, en nia
          raporto, la atenton kiun ĝi meritas.

          Post la babela ekzilo ne plu estis profeta admono. Ankaŭ ne estis idolatria kulto kiel
          en la antaŭa etapo. Sed ne ĉesis la biblia verkado; la juda popolo daŭre estis la

          Popolo de la Libro. La post-ekzila literaturo estis divers-tipa, same kiel la verkistoj mem.
          Ankaŭ en ĉi tiu dua etapo de la biblia verkado estis historiaj libroj: Rut, Kronikoj, Ezra,
          Neĥemja. Sed, kurioze, la temoj de tiuj historioj rilatis nur al la antaŭa periodo, tio,
          estas,  oni  registris neniun historian  eventon  okazintan  dum  preskaŭ du  jarcentoj kaj

          duono, ĝis la epoko post Aleksandro de Makedonio. La kialo de tiu historia silento estas
          tre simpla: oni priraportis nenion de tiu periodo ĉar okazis nenio dum tiu periodo. Estas
          iu frazo, atribuita al la franca politikisto Roger-Gérard Schwartzenberg, kiu diras: “La

          popoloj feliĉaj ne havas historion”.
          Ja, la nova regno de Judujo, enkadrigita en la persa imperio, estis libera el ĉiuj pro-

          blemoj kiujn devas alfronti la sendependaj regnoj kun malamikaj najbaroj. Ĉiuj regnoj
          apud Judujo estis membroj de tiu persa imperio kiu etendiĝis de Hindio ĝis Etiopio
          ĉar ankaŭ la faraona Egiptio estis enkondukita en tiun komunumon de la feliĉaj popoloj

          en la jaro 343 a. K. Antaŭe estis fiaskinta la persa intenco etendi sian imperion okciden-
          ten, al Eŭropo, tra Grekujo. Tiu entrepreno fiaskis pro la persa malvenko en la bataloj
          de Salamino kaj Maratono. Nedudeble, se la persa intenco estus sukcesinta, la posta
          historio de la mondo estus rezultinta tute malsama ol ĝi reale estis. Eĉ kun la perspek-

          tivo de la pasintaj pli ol du jarmiloj, ne eblas certigi ĉu la rezulto estintus pli bona aŭ
          pli  malbona, sed, konsiderante kia estis, ĝis nun, la universala historio, dubindas ke
          persa venko en tiu okazo estus okaziginta pli malbonan mondon ol ĝi reale estas.


                                                             17
   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22