Page 18 - heleco-101
P. 18
En la kontraŭfrontiĝo inter Oriento kaj Okcidento, fine venkis
la grekoj, konkrete Aleksandro de Makedonio, kiu detruis
la persan armeon en la batalo de Gaugamelo en la jaro
331 a. K. Ĉiuj regnoj, inter ili Judujo, ĝis tiam aparten-
antaj al la persa imperio estis submetitaj tiam al la nova po-
tenco. Sed ĉiuj ĉi priskribitaj geopolitikaj eventoj tute ne
efikis sur la judoj; ilia regno neniam troviĝis en la batal-
linio de tiuj militoj de la persa imperio. Komence de la
nova etapo, helenista, de la historio de la judoj, persistis
por ili relative paca, feliĉa, situacio. Kiel sciate, la Granda
Aleksandro mortis junaĝe. En la distribuo de la imperio inter
liaj ĉefaj generaloj, Judujo restis sub la kontrolo de Pto-
lomeo de Aleksandrio. Oni atribuas al tiu reĝo la kapto je
granda nombro da judoj por ties translokigo al Egiptio. Ĉu
tiu informo estas vera aŭ ne, ŝajnas ke sub lia regado daŭre
estis paco kaj prospero por la juda popolo.
Dum tiu dujarcenta paca periodo la judoj ne restis pasiva,
senaga, popolo. Krom la jam menciitaj historiaj libroj verkitaj
en tiu tempo, la Biblio pliriĉiĝis ankaŭ per alitipaj verkoj,
la tiel nomataj: “Saĝecaj kaj Poeziaj libroj”: Ijob, Psalmaro,
Sentencoj, Predikanto, Alta Kanto, Sirakido, Jona… Nun-
tempe, kiam jam ne ekzistas la imperioj persa, helenista, ro-
mia, kaj aliaj kiuj venis poste, daŭre estas pristudataj, pri-
komentataj, pridebatataj, libroj kiel la Predikanto kaj Ijob.
Sed, kiaj estas la verkistoj de ĉiu-ĉi biblia literaturo? Ni jam
menciis ke la profetismo estis nur eventuala, konjunktura
fenomeno. Nun ni devas aldoni ke ilia mesaĝo ne estus al-
veninta al ni sen la laboro de la skribistoj kiuj registris ĝin.
Same oni povas diri pri ĉiuj ceteraj libroj de la Biblio. Tiuj
skribistoj, nomataj sofrim en la hebrea kulturo, ne estis
eventuala sed konstanta institucio en la juda mondo. Estis
sofrim (doktoroj, skribistoj) de la pastra medio tiuj kiuj verkis
la libron Levidoj kiam la Jerusalema templo ankoraŭ ne estis
monoteisma, kaj ankaŭ la membroj de la profetisma partio
kiuj kontraŭfrontis ilin. Apartenis al tiu korporacio ankaŭ
la kronikistoj kaj sekretarioj de la kortego de Joŝijo kiuj ko-
mencis kompili la materialon por (re)skribi la historion de
la hebrea gento, kaj ankaŭ la intelektuloj kiuj, subgvide de
Ezra, metis finon al tiu tasko en Babilonio kaj elpensis la
institucion de la Sinagogo.
Post la fino de la ekzilo, kiam la monoteisma judismo iĝis
18

