Page 16 - heleco-101
P. 16
Verdire, la termino “alipopolanoj” ne estas tute ĝusta, kvankam
ĉi-kaze ĝi ankaŭ ne estas tute malĝusta. Same kiel aliaj temoj
de la Biblio, la afero estas sufiĉe komplika. La regno de Judujo kiun
la babilionianoj detruis en 586 a. K. estis du-triba regno, tio
estas, la posteularo de Jehuda kaj Benjamen, filoj de Jakobo.
Sed Israelo, aŭ pli ĝuste, ĉi-kaze, Izraelo, sin difinis kiel 12-
triba, konstituita de la tuta posteularo de la 12 filoj de la
patriarko Jakobo. Kio okazis al la ceteraj 10 triboj?
Kiam ni pritraktos la vere historian enhavon de la “historiaj”
libroj de la Biblio ni vidos ke la 12 triboj konstituis komunan
regnon nur ĝis la morto de la reĝo Salomono, en 928 a. K. De
tiam, norde de Judujo estis alia regno, nomita Izraelo, kiu ne ĉiam
rilatis pace kun la frata regno de Judujo. Nu, tiu izraela regno
estis detruita de la asirianoj en la jaro 722 a. K. kaj egparto el
ties loĝantaro estis for-kondukita kiel sklavaro. Tio signifas ke
la izraelidoj de la 10 triboj ne travivis la religian evoluon de
Judujo kaj la monoteisman reformon de Joŝijo. Krom tio, tiu
izraela teritorio de Samario kaj Galileo estis repopolita per
asiriaj kolonianoj kiuj, iom-post-iom inter-miksiĝis kun la
hebreoj okazigante mestizan loĝantaron.
El tiu situacio estiĝis la afero, legenda aŭ ne, de “la dek perditaj
triboj de Israelo”. Ni iome devos diri pri tio en ĉi raporto. Sed la
deuteronomista leĝdonantaro devis alfronti la fakton ke en ega
parto el la iama izraelida teritorio, inkluzive Judujo, estis enloĝ-
antoj kiuj ne estis pur-rasaj posteuloj de Jakobo. Ni devas kon-
sideri ke tiuj judaj postekzilaj aŭtoritatoj (la rondoj de Ezra kaj
Neĥemja) tute ĝuis apogon de la persa kortego de la sukcedintoj
de Ciro por apliki sian leĝaron en tiu eks-izraelida tero.
La legintoj de la bibliaj libroj Levidoj kaj Nombroj jam konas la
kriterion de tiuj leĝistoj por alfronti la mankon je raspureco de la
izraelidoj. Oni malpermesis la edz(in)iĝon ne nur al alipopol-
anoj sed eĉ al alitribaj izraelanoj. Multaj viroj, ĉefe en la regiono
de Samario, rifuzis la ordonon repudii la asiri-devenajn edzinojn.
Tiele formiĝis la tribo aŭ etno de la samarianoj kiuj restis de
tiam kiel duon-izraelidoj aŭ skismaj judoj.
La loĝantoj de Galileo akceptis la aŭtoritaton de la leĝistoj de Jeru-
salemo, sed ilia situacio en la juda socio estis de dua-rangeco ĉar,
krom tio ke en tiu regiono oni perdis la hebrean lingvon kaj estis
anstataŭita de la aramea, ilia genealogio ne alĝustiĝis al la familio-
linioj kiuj akreditis Jakoban devenon. Reale, tio kio estis okaz-
ante, kaj ne nur en Galileo sed en la tuta juda territorio, estis la
16

