Page 15 - heleco-101
P. 15
Do, la baza elemento de la juda identeco estis iu(j) teksto(j),
skribaĵo(j). Por ke tiu ideologia aŭ teologia materialo ludu sian
instruan rolon estis necesa ia socia kadro. La menciita juda
intelektularo, al kiu nuntempe oni asignis la titolon “deuteronom-
ista” (Readmona), oportune kaj antaŭvide konceptis la institucion
de la sinagogo: (Domo de la Asembleo), kaj dekretis la
devigon ke ĉiu jud(in)o ĉeestu tiun asembleon ĉiusabate. Tiu ins-
titucio persistas nuntempe en la judismo kaj havas kunrilato en
la kristanaj ĉiudimanĉaj mesoj kaj en la islamaj ĉiuvendredaj
kunvenoj en la moskeoj.
La unuaj sinagogoj komencis funkcii jam dum la babela ekzilo por
ke la ekzilitaj judoj konservu la memoron pri la perdita patrolando
kaj la fidon je la destino de sia popolo. Post la fino de la ekzilo oni
starigis sinagogojn en ĉiuj urb(et)oj en Israelo, kaj poste, laŭlonge
de la historio, en ĉiuj lokoj en la mondo kie estis judaj komunumoj.
La sinagogo iĝis konstanta institucio de la juda vivo kaj kulturo.
Per la sinagoga instruo aŭ doktrino, laŭ la bibliaj tekstoj finel-
laboritaj en Babilonio, la judoj alprenis tiun version laŭ kiu sia
gento devenas el patriarkoj kiaj Abrahamo, Isaako kaj Jakobo,
al kiuj Dio faris promeson. La enhavo de la promeso estis ambigua
kaj sufiĉe ŝanĝiĝis kaj evoluis, kiel ni vidos per nia raporto,
laŭlonge de la longa historio de la juda popolo.
La biblia teksto kiu prirakontas tiun periodon de la israela
historio (Genezo) plenas je mirindaĵoj kaj diaj intervenoj. Sed
tio-rilate estas eĉ pli fantasta la libro Eliro kiu priskribas la
liberiĝon de la israela popolo el la servuteco en Egiptio, kaj la
libro Josuo kiu prirakontas la konkeron de la promesita lando far la
izraelidoj. Tiuj libroj kaj la nomataj: Juĝistoj, Samuel kaj Reĝoj
estis ellaboraĵoj de la sama deuteronomista klerularo kiu ko-
mencis agadi dum la reĝado de Joŝijo kaj finredaktis la teks-
tojn, sub la lidereco de Ezra en Babilonio.
La ideologia aŭ religia celo kiu inspiris la verkintojn de tiuj tekstoj
estis emfazi la dian intervenon en la juda historio. Sur la ideo de
tiu dia interveno baziĝas la koncepto de “Elektita Popolo” kiun
la hebrea etno pretendas, sed kiu poste ankaŭ estis depostulata por
si mem far aliaj etnoj aŭ religiaj kaj sociaj movadoj. En la kazo
de la judoj la kondiĉo por rajti tiun titolon estas la raso, la familia
deveno. Tial unu el la bibliaj libroj, Nombroj, estas konstituita
je longaj listoj da nomoj de familiaj linioj devenantaj el la idaro
de la patriarko Jakobo. Eble tiu zorgo estis pro tio ke post la fino
de la ekzilo estis en la tero de Israelo multaj alipopolanoj.
15

