Page 13 - heleco-101
P. 13
La 14-an de majo de 1948, David Ben-Gurion legis la Deklaron de sendependo de
Israelo. La legita teksto komenciĝis per jena parágrafo: ERETZ ISRAEL estis la
lulilo de la juda popolo. Ĉi tie estis forĝita ĝia spirita, religia kaj nacia identeco. Ĉi
tie ĝi atingis unuafoje sian suverenecon, kreante kulturajn valorojn de nacia kaj
universala signifo, kaj testamentis al la mondo la eternan Libron de la Libroj.
Nu, tiu aserto ke la juda popolo forĝis en la Tero de Israelo sian spiritan, religian kaj
nacian identecon, kaj ke ĝi verkis tie la Biblion, la Libron de la libroj, ne estas tute
ĝusta, kvankam ankaŭ ne estas tute malĝusta. La afero estas sufiĉe komplika, tiom
komplika kiom la Biblio mem, kaj postulas ian klarigon. La Biblio estas ensemblo
de multaj libroj, kaj ĉiu el ili havas sian propran, apartan, historion.
La citita Deklaro de sendependo mencias ke la juda popolo estis “perforte ekzilita el
sia lando”. Tiam Ben-Gurion estis temante konkrete pri la ekzilo komenciĝinta en la
jaro 70 de nia erao, post la detruo de la Templo de Jerusalemo far la romianoj. Sed tiu
ekzilo kaj detruo de la Templo ne estis la unua en la historio de la juda popolo. Kelkajn
jarcentojn antaŭe, konkrete en la jaro 586 antaŭ nia erao, la babilionanoj, tiam
regataj de Nebukadnecaro, detruis tiun templon kaj forkondukis ekzilen egan parton
el la israela loĝantaro, ĉefe ties plej instruitajn klasojn. Siamomente, ni okupiĝos en nia
raporto pri tiuj militoj kaj ties cirkonstancoj, sed nun interesas al ni priatenti tiun
unuan ekzilon pro ĝia rilato kun la temo de la Biblio kiun ni estas traktante.
Tiu babilona ekzilo ne longdaŭris. Ekde la jaro 538 a. K. povis reveni al Judujo la
judoj kiuj tion deziris fari. Tiam jam ne plu ekzistis la Babilonia Imperio kiu estis
kaptinta ilin; ĝi estis konkerita de la Persa Imperio de Ciro la Granda. En la bibliaj
tekstoj estas malfavora bildo pri Nebukadnecaro kaj ties babilonaj sukcedintoj, kaj
tre favora pri la persa Ciro. En la religioj de la Biblio, tiu politika renversiĝo de la
jaro 539 a. K. estas konsiderata kiel dia puno pro la kaptiteco de la judoj.
Ĉu la judoj en la babilona ekzilo ludis ian rolon en la ruino de la babilona regno kiu
detruis la Templon de Jerusalemo kaj la prospero de la persa imperio kiu liberigis ilin
kaj permesis la rekonstruon de Jerusalemo kaj ties Templo? Estas nenia certa scio pri
tio, sed nun ni vidos ke la juda intelektularo de Babilonio estis tre grava kaj serioza
afero. Estis tiuj intelektuloj, la tiel nomitaj “leĝistoj de la Skolo de Ezra”, kiuj verkis
la unuajn librojn de la Biblio, kaj tion ili faris ĝuste en Babilonio.
13

