Page 14 - heleco-101
P. 14

Jes, laŭtradicie estis atribuita al Moseo la verkado de tiuj unuaj

                               kvin libroj de la Biblio: Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj
                               Readmono. Sed la figuro de Moseo estas tiom legenda kiom
                               plejparto el la enhavo mem de tiuj libroj. La leĝistoj aŭ skribistoj de
                               la Skolo de Ezra inventis la enhavon de tiuj libroj, sed atentu, ili ne
                               startis de nulo. La tekstoj de tiuj libroj, tiaj kiaj ni konas ilin nun-

                               tempe, estis finverkitaj dum tiu etapo fine de la juda ekzilo en Babi-
                               lonio, sed multe da materialo el tiuj tekstoj estas pli antikva kaj ha-
                               vas divers-lokan kaj divers-epokan originon. La tasko de tiuj verk-

                               istoj estis kompili tiun heterogenan materialon kaj konstrui per ĝi
                               ion alĝustiĝintan al la celo kiun ilin volis atingi: la plenfirmiĝon
                               de la juda identeco surbaze de monoteisma religio.

                               Tial, kiam Ezra legis al la judaj popolanoj, en Jerusalemo, tiun freŝ-
                               verkitan tekston, kvankam ĉi tiu estis novaĵo, ĝi ne sonis strange
                               al la aŭskultantoj. La teksto temis pri antikvaj patriarkoj: Abrahamo,

                               Jakobo, Ĥanoĥo, Melkicedek… kiuj, ĉu ili estis legendaj aŭ vere
                               historiaj figuroj, ili, ja, apartenis al konataj tradicioj de la aŭskult-
                               antoj de Ezra. Sed tiu ampleksa teksto enhavis tiun internan ideon
                               de popolo elektita de Dio. Indas dediĉi en ĉi raporto unu ĉapitron

                               al tiuj kvin libroj kiuj konstituas la bazon de la judismo.

                               Nun oni devas aldoni ke ankaŭ ne tiu juda monoteisma projekto
                               estis iniciatita dum la babela ekzilo. La procezo komenciĝis jam
                               dum la regad-etapo de Joŝijo, reĝo de Judujo dum 640-609 a. K., kaj
                               ankaŭ ne ĉi tiu procezo startis de nulo dum tiu reĝado. Ĝi havis
                               kiel antaŭaĵo aŭ embrio la longan etapon de kontraŭ-frontiĝo inter

                               la profetoj kaj la tiama pagana kaj idolisma pastraro de la Templo
                               de Jerusalemo. Ekde la tempo de Joŝijo, la juda socio travivis,
                               kun soboj kaj soroj, seriozan evoluon al monoteismo. Ankaŭ ĉi tiu

                               temo meritas ke ni dediĉu al ĝi atenton en ĉi raporto. La detruo de
                               la juda regno far Babilonio interrompis tiun evoluo-procezon sed
                               ne ĉesigis ĝin. La merito de Ezra kaj ties intelektularo estis daŭrigi
                               kaj kulminigi ĝin.

                               Tiu klera elito sukcesis disvolvi kaj starigi ion daŭran kaj rezist-

                               kapablan. De tiam fiaskis kaj disfalis multaj homaj aferoj, eĉ potencaj
                               imperioj, sed daŭre persistas nuntempe la judismo kaj aliaj religioj
                               kiuj originiĝis el ĝi: kristanismo, islamo… la Biblio estas la libro plej
                               legata, studata, eldonata, komentata, interpretata, pridiskutata kaj
                               tradukita al ĉiuj lingvoj. Sendube la rilato de tiu libro kun la juda

                               popolo estis la faktoro kiu plej subtenis la obstinon de tiu gento
                               por rezisti kaj elteni ĉiujn malfavorajn cirkonstancojn dum ĝia
                               plej longa ekzilo de la lastaj du jarmiloj.


                                                         14
   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19