Page 20 - heleco-101
P. 20
teismon. Li profanis la judan templon metante idolon tien, kaj mal-
permesis la tradician judan kultadon. Tio metis kontraŭ li am-
pleksan parton el la juda socio kiu, en aliaj cirkonstancoj, estus
apoginte la helenistan kulturon. Okazis ribelo, unue geril-
tipa kaj poste pli organizita kiel regula armeo, subgvide de
unu familio, la Hasmoneoj, konataj ankaŭ kiel Makabeoj. Iuj
membroj el tiu familio mortis batalante kontraŭ la sirioj de
Antioĥo. Post la venko en iuj bataloj, Juda Makabeo triumfe
eniris en Jerusalemon, elfaris ritan purigadon de la Templo,
reestablante la tradiciajn judajn diservojn, (jaro 164 a. K.).
Sed la milito pludaŭris kontraŭ la siriaj fortoj kiuj ankoraŭ
estis okupantaj grandparton el la juda teritorio eĉ post la
morto de Antioĥo. En unu el la bataloj de tiu milito mortis
Juda Makabeo sed la juda rezisto pludaŭris subgvide de
aliaj membroj de tiu familio ĝis la kompleta liberigo de la
juda teritorio. Tiu Hasmonea familio alprenis la pastran gvidon
de la juda religio kaj ankaŭ establis novan reĝan dinastion.
La milito de la Makabeoj estis historia monumento de la juda
historio. Dum ĝi, en la juda socio la espero pri dia promeso,
post multjarcenta evoluado, konkretiĝis en la ideo de iu Reĝo
de reĝoj, kiun oni nomis “Mesio”, kiu iam devos veni por
savi la judan popolon el ĉiuj subpremantoj. La sektoj kaj
religiaj movadoj ene de la judismo radikaliĝis en ilia pozici-
iĝo pri tiu Mesio kiu devos veni.
Sed tiu temo metas nin jam en epoko kiu meritas apartan
pritrakton per alia raporto. La temo estas interesa konsider-
ante ke, krome, estiĝis nova profetisma periodo. Tiu nova
profetismo havis kaj daŭre havas influon sur nia mondo,
pli ol du mil jaroj post tiu epoko. En ĉi tiu ĉapitro, kiam ni
devis datumi la eventojn ni uzis jarnumerojn kiuj malaltiĝ-
adis laŭ la pasado de la tempo, kaj sekvis la noto “a. K”. En
eblaj sekvaj raportoj pri tiu ĉi temo ni devos datumi per
jarnumeroj kiuj altiĝados laŭ la pasado de la tempo kaj
sekvos la noto “p. K.”.
Kiel sciate, a. K signifas “antaŭ Kristo”, kaj p. K signifas “post
Kristo”. Tiu vorto “Kristo” estas grek-devena vorto kiu tradukas
la hebrean vorton “Mesio”. Nu, hebreo-parolanta Israelo plu
ekzistas kaj havas egan protagonismon en 2024 p. K. kiam
oni skribas ĉi liniojn, kaj Kristo daŭre estas grava religia
referaĵo kaj sekvinda Majstro nuntempe. Jen nia temo.
20

