Page 19 - heleco-101
P. 19
nekontestita religio en la lando, floris la sektoj kaj religiaj skoloj, kaj ili generis intensan
kaj altnivelan interdebatadon. Ŝajnas ke la libroj Predikanto kaj Ijob respegulas pozici-
iĝojn de tiaj interdebatoj. La skribistoj iĝis esenca elemento de tiu intelekta mondo kiu
interesiĝis pri religiaj aferoj sed konekse kun la vivo kaj la problemaro de la socio.
Tiu intelekta fervoro vekis la atenton kaj la intereson de la klera reĝo de Egiptio, Ptolo-
meo la 2-a (284-246 a. K.). Tiu reĝo estis inaŭgurinta en Aleksandrio la faman Biblio-
tekon kiun iniciatis lia patro Ptolomeo la 1-a. Li decidis la tradukadon de la judaj bibliaj
libroj al la greka lingvo por tiu Biblioteko de Aleksandrio. 70 aŭ 72 sofrim translokiĝis
al tiu urbo por efektivigi la tradukadon. Tiu greka versio de la Biblio, nomita Septuaginto,
ludis gravan rolon en la diskonigo de la juda kulturo en la helenista mondo. Iamaniere,
ĝi preparis la terenon por la ekspansio de la kristanismo, for de la juda medio, kiu
okazis kelkajn jarcentojn poste.
Iuj bibliaj libroj estis verkitaj eĉ post tiu Septuaginta tradukado, kaj estis poste aldonitaj
al ĝi. Tiuj libroj: Daniel, Ester, estas tre interesaj por nia historia priraportado ĉar ili
prezentas la ekaperon de la fenomeno de la kontraŭ-judismo, kiu estis okazanta en
la epoko kiam tiuj libroj estis verkitaj kaj kiu daŭras ĝis la nuntempo. Ni devos dediĉi
la konvenan atenton al tiuj libroj per iu el la ĉapitroj de ĉi tiu raporto.
Kurioze, estas kromaj aliaj bibliaj libroj kiuj, kvankam verkitaj en juda medio, ili ne
estis originale verkitaj en la hebrea aŭ aramea lingvoj, sed en la greka: Tiuj libroj estas:
Tobit, Judit, 1-a kaj 2-a libroj de la Makabeoj, Baruĥ, Saĝeco. Plejparto aŭ ĉiuj ili estis
verkitaj en Aleksandrio mem aŭ aliaj egiptaj lokoj en epoko kiam estis en tiu lando grava
juda loĝantaro. Tiam, en la dua jarcento antaŭ nia erao, estis granda juda loĝantaro en
Egiptio. Ni jam diris ke post la frua morto de Aleksandro de Makedonio, liaj ge-
neraloj dividis lian heredon inter si. Komence Judujo restis sub la kontrolo de la dinastio
de la Ptolomeoj de Egiptujo, kiu bone sin tenis rilate al la juda popolo kaj ties mono-
teisma religio, sed vole aŭ nevole, multaj judoj estis translokiĝintaj el Judujo al
Egiptio, ĉefe al Aleksandrio. Post unu jarcento, la posteuloj de tiu personaro estis
forgesinte la hebrean lingvon kaj alpreninte la grekan kiel gepatran lingvon.
Dume, eĉ en Judujo, furoris la greka, helenista, kulturo same kiel en ĉiuj mondpartoj,
eĉ tiuj kiuj ne estis konkeritaj de Aleksandro, kiel Italio kaj la Iberia duoninsulo. Sed
tial ke la helenismo kunportis politeisman religian kulturon, en Judujo generiĝis ia
reago kontraŭ-helenisma en iuj sociaj sektoroj. Tio signifas ke estis prosperante la
kondiĉoj por interna socia kontraŭfrontiĝo. La fajrero kiu okazigis la eksplodon
estis la milito kiu estiĝis, en la jaroj 167-166 a. K., inter la Ptolomeoj de Egiptio kaj
alia helenista dinastio, la Seleŭkia de Sirio, konkrete ĉi ties reĝo Antioĥo Epifano. Ĉi-
foje Judujo troviĝis en la batal-linio de la milito, kaj krome la judoj poziciiĝis dise,
favore al unu aŭ alia el la konkurantaj dinastioj. Antioĥo venkis en la konflikto
kontraŭ la Ptolomea dinastio kaj konkeris Judujon por sia siria imperio. Antioĥo ne
estis tiel tolerema kiel la Ptolomeoj; lia konceptado pri la progreso de la helenista
kulturo ampleksis ankaŭ la religian terenon kaj volis sufoki la hebrean mono-
19

