Page 21 - heleco-101
P. 21
La Genezo, unua libro de la Biblio, reale estis nur komenca parto de pli ampleksa libro
konstituita de ĝi kaj la kvar ceteraj libroj de la t. n. “Pentateŭko”: Eliro, Levidoj, Nombroj
kaj Readmono. Ĉi-ĉapitre ni okupiĝas specife pri ĝi: la Genezo, (Bereŝit) laŭ la
hebrea nomo. Ni priatentas ĝin ĉar tiu libro havas, niaopinie, kelkajn notindajn elemen-
tojn. Oni diras, kaj eble estas vero, ke ĉi tiu libro kune kun la aliaj kvar menciitaj, estis
redaktita de unu sola persono, aŭ unu sola skipo, tio estas, ke tiuj skribaĵoj havas unu-
ecan, kongruan, stilon. Eble estas prava tiu aserto, sed tiu stil-unueco de la redaktado
ne signifas ke la tuta materialo havas komunan originon. Verdire, en ĉi tiu libro enestas
multenombraj elementoj elprenitaj el diversaj fontoj. Ni vidu ilin.
Ĉar la Pentateŭko pretendas esti la historio de unu popolo, la verkisto(j) sin sentis devig-
ita(j) komenci “de komence”. Tial la unua frazo de la libro tekstas: En la komenco Dio
kreis la ĉielon kaj la teron. Kaj sekve la teksto prirakontas la historion de la homaro kaj
de la formiĝo de la izraela popolo en ties kadro. Sed temas pri historio kiu daŭras nur
iomete malpli ol 1.500 jarojn ekde la kreado de la mondo ĝis la morto de Moseo, per
kiu finiĝas la teksto de la Pentateŭko.
Sed, kiel dirite, la teksto estas divers-origina. La priskribo de la kreado de la mondo
estis prenita el antaŭ-ekzistintaj tekstoj, kaj ĉi tie oni perceptas iun strangaĵon: la geneza
teksto pri la kreado estas miksaĵo de du malsamaj tekstoj. Ĉi tio ne estas facile percept-
ebla en la tradukoj al aliaj lingvoj, sed en la hebrea originala teksto oni klare vidas ke,
temante pri Dio, oni uzas du malsamajn vortojn. Kelk-foje la kreanta Dio estas nomata:
(Eloim), kaj ceter-foje oni uzas la nomon: (Jehova aŭ Javeh). Ambaŭ
formoj aperas miksitaj en la teksto, kio montras ke oni intermisis du malsamajn
tekstojn. Tiel, la kreado de la homo aperas dufoje, krome laŭ malsama maniero. Kaj
estas alia strangaĵo: la vorto Eloim estas gramatike pluralo. Laŭlitere ĝi ne signifus Dio,
sed dioj. Fakte, tiu(j) Eloim parolas plurale; en Gen. 1:26 aperas jena Eloim-esprimo: Ni
kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni.
Evidentas ke ambaŭ tekstoj, la “javista” kaj la “eloista”, devenas el du malsamaj kultu-
roj. La ellaborinto(j) de la fina teksto de la Genezo verŝajne havis antaŭ si du per-
gamenojn kaj ne sciis kiun el ili elekti. La prenita solvo estas stranga por nia nuna pens-
21

