Page 11 - heleco-101
P. 11

La diferenco aŭ malkonsento inter ambaŭ koncept-
          adoj, la sacerdoteca kaj la profetisma, ne estas nura

          teoria kaj religia disputo. Ĝi enportas gravajn alter-
          nativojn  de  socia  modelo.  Kaj  la  kontraŭdiro  inter
          ambaŭ  persistas  nuntempe  for  de  la  judismo  kaj
          ĝenerale en la socio. Ĝuste al tiu kontraŭdiro kaj al
          ties graveco por la mondo en kiu ni vivas, ni dediĉas
          ĉi tiun raporton.

          Tio postulas ke antaŭ la pritraktado de la idearo de
          Jesuo kaj ties epoko ni priatentu ankaŭ la historion de
          la judismo kaj ĉi ties tradicioj. Tiu studo estas kvazaŭ

          priraportado de la antikva historio de Israelo. La nepra
          dokumentaro por tiu raporto estas, kompreneble, la
          Biblio,  sed  ankaŭ  aliaj  fontoj,  ĉefe  la  verkaro  de
          Flavio Jozefo. Ĉi tiu ilustras ne nur la biblian epokon
          sed ankaŭ la etapon post la vivo de Jesuo, konkrete
          la militon de la judoj kontraŭ la romianoj, kiu, kiel
          sciate,  estis  la  kaŭzo  de  la  dua  juda  ekzilo  kies

          sekvoj daŭras ĝis hodiaŭ mem laŭsence ke ĝi multe
          rilatas al la nuntempaj militoj de Israelo.

          Tiu  dua  parto,  se  oni  povas  tiele  nomi  ĝin,  de  la
          historio  de  Israelo,  ne  estas  malpli  inda  je  pri-
          traktado ol tiu de la biblia epoko. Krome la religia
          flanko de la afero daŭre persistas ĉar alia paradokso
          de la afero “Jesuo” estas ke li, estante judo, havis/as
          egan religian kaj kulturan influon ĉefe, kaj preskaŭ
          ekskluzive, for de la judismo, kaj persistan rifuzon,

          en la juda medio. Ŝajnas ke ĉi tiu afero iome estas
          ŝanĝiĝante  nuntempe,  sed  tre  malrapide  ĉiukaze.
          Do, eble interesas ke ni priatentu ankaŭ la aferon de
          la titolo “Mesio” kaj ĝia signifo, kiu estas la kerno
          de la kontraŭdiro inter judoj kaj kristanoj.

          Evidentas ke tiu temo de la judeco de Jesuo havas plu-
          rajn flankojn, kaj ĉiuj ili estas interesaj. Tia tuta temaro,
          kompreneble, preterpasus la amplekson de unu numero
          de nia revuo, se ni volas dediĉi al ĝi sufiĉan atenton. Ĉi-

          numere ni alfrontas la pritemadon de la biblia etapo de
          tiu historio, kaj povos esti plua(j)                 -numero(j)
          por la postaj epokoj de la juda kaj kristana aferoj.

          Ni konscias ke ĉi tiu temaro povas veki egajn antaŭ-
          juĝojn. Estas konate kiom multe furoris/as en ĉiuj epokoj
          kaj ankaŭ nuntempe la afero de la kontraŭ-judismo,
          misnomata “antisemitismo”. Estas ankaŭ antaŭjuĝoj,

                                                             11
   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16