Page 26 - heleco-95_Neat
P. 26
Kontraste al la tradiciaj kulturoj, kiuj enfermas la virinojn en serajlajn mediojn kie ilia personeco estas tute nuligita, restante kiel nura objekto de servo al la viraj mastroj, en la Okcidenta kulturo, spite al la interseksa malegaleco kaj la ina submetiĝo al la viroj, la virinoj povis roli samkiel viroj en mondo de vi- roj, por bono kaj malbono, sukcesoj kaj fiaskoj, saĝaj decidoj kaj eraroj, krimoj kaj sublimaj agoj... Ja, en ĉi tiu kulturo, en la homa komedio kiun kutime oni nomas “historio”, ĉiam la virinoj etis kunrolulinoj de la viroj implikitaj en ĉi ties aferoj. La senhalta procezo de emancipiĝo de la inoj en tiu kulturo estas esprimo kaj rekta rezulto de tiu realaĵo. 26
   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31