Page 54 - heleco-95_Neat
P. 54
Tereza de Kalkato Agnes Gonxhe Bojaxhiu naskiĝis en 1910 en Skopio nuntempe Respubliko Makedo- nio. Ŝi estis katolika monaĥino de albana deveno kiu fondis la ordenon Misiistinoj de Karitato en Kalkato en 1950. Kontraŭstaranta al abortigo kaj prizorganta senhejm- ulojn, dum pli ol 45 jaroj, samtempe ke okupiĝis pri la ekspansio de sia ordeno, komen- ce en Hindio kaj poste en aliaj landoj, pere de ĉirkaŭ 600 domoj en la mondo ŝi zorgis pri malriĉuloj, orfoj, mortantoj kaj malsanuloj pri lepro, tuberkulozo, aidoso… Agnes konsciis pri sia religia alvokiĝo kiam ŝi estis 18-jara. Tiam decidis iĝi monaĥino en iu irlanda konvento kaj ŝanĝis sian nomo al “Tereza”. En 1929 ŝi translokiĝis al Hindio kaj dum la sekvintaj 20 jaroj ŝi dediĉiĝis al la instruado de hindaj geinfanoj en Kalka- to kaj komencis zorgi pri la malsanuloj kaj malriĉuloj de tiu urbo, ĉefe pri la senhejm- uloj. Ege impresiis ŝin la ĝenerala malsatego de 1943 en Bengalo kiu okazigis grandan mizeron kaj morton en la urbo, kaj la ondo de perforto hinda-muzulmana kiu en 1946 dronigis la loĝantaron en malesperon kaj teroron. Estis ĝute en 1946 kiam ŝi sentis la alvokiĝon okupiĝi pri la viktimoj de tiuj katastrofoj kaj fondis sian ordenon de la Misi- istinoj de Karitato. Ŝia strebado vekis famon al sia ordeno kaj ioman solidarecon en la mondo. Antaŭ kaj post sia morto en 1997, ŝi estis honorigita per diversaj distingoj. Indira Gandhi Indira Priyadarshini naskiĝis en 1917 en Hindio. Ŝi estis filino de Jawaharlal Neruh, lan- da heroo de Hindio kaj unua Ĉefministro post la sendependiĝo de tiu granda lando. La no- mon “Gandhi” ŝi prenis el sia edzo Feroze Gandhi, sen ia ajn parenceco kun la fama Ma- hatma Gandhi. Heredintino el la plej potenca politika dinastio de Hindio, Indira komen- cis sian politikan altrangiĝon kiel la plej rekta alianculino de sia patro, post kies morto ŝi atingis iĝi la plej potenca po litika liderino en Hindio dum jardekoj, dank’ ne nur al sia parenceco kun Neruh sed ankaŭ sia populareco inter la amasoj. Ekde 1964 ĝis sia morto en 1984 ŝi rolis kiel ministrino pri diversaj registaraj fakoj kaj estis ĉefministrinoj en du periodoj (1966-1977) kaj (1980-1984). En 1971 ŝi devis alfronti la militon kun Pakist- ano kiu kulminis per la sendependiĝo de Bangladeŝo. En la kunteksto de la Malvarma Mi- lito ŝi ruze manovris por sin teni for de la usona influo kaj relative konkorde kun Sovet- unio. Dume ŝia politiko en la landa socio estis sufiĉe progresema ene de la ebleco tion fa- ri en Hindio. Sed la interreligiaj kaj interetnaj kontraŭdiroj estis tre grandaj kaj ŝi devis al- fronti la konflikton kun la minoritato siĥ. En 1982 okazis en la Panĝabia regiono sepa- ratisma intenco de la anoj de tiu siĥisma religio. La registaro de Indira perforte sufokis la ribelon, sed du jarojn poŝte ŝi mortis viktima el atenco far membroj de tiu movado. Eva Perono María Eva Duarte naskiĝis en 1919 en la sino de tre malriĉa argentina familio. Ŝi estis 15-jara kiam migris al Bonaero por pergajni sian vivon kiel aktorino. En 1944 ŝi inter- konatiĝis kun Johano Domingo Peron’ kiu tiam estis Ŝtat-sekretario. Jam edziĝinta al li, en 1946 ŝi aktive partoprenis en la balotkampanjo favore al la kandidataro de Perono est- ante la unua argentina ino agadi tiele. Pro ŝia malaltklasa deveno, ŝi politike zorgis pri la “senĉemizuloj”, t. e. la malriĉa loĝantaro. Ŝi estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sur sia edzo. En 1947 ŝi sukcesis laĝigi la virinan balot-rajton en Argentino; tiujare ŝi voj- aĝis al kelkaj eŭropaj landoj, inter ili Hispanio kie pro la enlanda milito la reĝimo de Fran- ko estis submetita al internacia komerca blokado ekde la finiĝo de la Dua Mond-Milito. Eva aranĝis la aferon por ke Hispanio ricevu tritikon kaj aliajn nutraĵojn el Argentino. En 1951 ŝi intencis formaligi sian politikan povon kandidatante por vicprezidenteco, sed arme- estroj sin oponis al tio. Ŝi mortis pro kancero en 1952; En sia lando estis granda funebr- ado pri ŝi. Ŝia vivo inspiris faman muzikteatraĵon kaj filmon. En Argentino ŝi dumlonge estis mita figuro de la peronista movado. Margaret Thatcher Margaret Hilda Roberts naskiĝis en 1925 en la angla urbo Grantham. Filino de butikisto, ŝi unue laboris kiel kemiistino kaj poste kiel advokatino. Membro de la Konservativa Partio, ŝi eniris en la britan Parlamenton en 1959: De 1970 al 1974 ŝi rolis kiel Ministrino pri Edukado. Ŝi estas la sola ino gvidinta la Partion, de 1975 ĝis 1990, kaj la sola ino Ĉef- ministro de Britio, de 1979 al 1990. Ŝi konatiĝis kiel “la Fera Damo”. La nomon That- cher ŝi alprenis okaze de sia edziniĝo al Denis Thatcher. Ŝia regado distingiĝis pro la radikalaj reformoj kiujn ŝi faris en la ekonomia tereno en la linio de la t. n. “novliberalismo”, t. e. politiko karakterigata pro privatigo de publikaj entre- prenoj kaj servoj, malpliigo de imposta premo, rego de inflacio kaj publika malprofito, mal- fortigo de sindikatoj kaj aliaj dispozicioj kun sociale negativaj konsekvencoj. La tuto de ŝiaj politikoj, ĉefe ŝia liberala ekonomia politiko, restas konata sub la nomo “taĉerismo”. La eksterlanda politiko de ŝia regado estis markita per la kontraŭado al Sovetunio, favor- ado al Nato, en akordo kun la tiama politiko de Usono subgvide de Ronaldo Reagan. En 1982 Britio, sub ŝia regado, militis kontraŭ Argentino en la t. n. Falklanda milito kaj an- kaŭ devis alfronti la longdaŭran malstabilecon en Norda Irlando. Ĉesinta kiel Ĉefministr- ino en 1990 kaj retiriĝinta el la politiko en 1992, Margaret mortis en 2013. 54