Page 90 - heleco-95_Neat
P. 90
Emmeline Pankhurst.- Mia propra historio. En la historio de la feminista movado tre gravas la nomo de Emmeline Pankhurst. Ŝi estis angla pionirino de la mobilizado de la sufragetinoj kaj aktiva aktivistino de tiu movado dum la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento kaj unuaj de la 20-a. Jam de sia jun- aĝo ŝi konsciiĝis pri la neceso je ina emancipiĝo kaj komencis batali por la virina voĉdon-rajto. En 1903 ŝi kreis la t. n. Socipolitikan Union de la Virino, kaj du jarojn poste ŝi estis enkarcerigita unuafoje. En la jaro 1917 Emmeline kreis la Partion de la Virinoj kaj sekvis pliaj enkarceriĝoj. Iompostiom la agado de la sufragetinoj radikal- iĝis kaj estiĝis, pri tiu afero, malakordo ene de la movado. Pankhurst sin vidis merĝita ene de tiuj disputoj. Oni povas diri ke, iamaniere, Emmeline Pankhurst estis, rilate al la feminista movado, kvazaŭ Lenino rilate al la socialista movado. Ŝi naskiĝis destinita al tiu tasko same kiel Lenino por la Revolucio. Same kiel li, Emmeline devis kontraŭ- fronti akrajn ideologiajn polemikojn kun sammovadan(in)oj, kaj same kiel li, ŝi fine atingis ian sukceson kaj krome en la sama epoko. Okaze de la Unua Mond-Milito la brita registaro sin vidis devigita liberigi ĉiujn arestitajn sufragetinojn kaj ekprikonsideri ĉi ties depostulojn pri la virinaj rajtoj. La membiografio de Emmeline estas senpera in- formo pri tiu eksterordinara vivo dediĉita al tiom nobla idealo. Simone de Beauvoir.- La dua sekso. Verkita dum la Dua Mond-Milito, publikigita, duvolume, en 1949. Simone entreprenis la verkadon de tiu libro prikonsiderante tion kion signifis por ŝi esti virino, kaj komencis esplorante la situacion de la virinoj laŭlonge de la historio. Per ĉi tiu ampleksa eseo ŝi klarigas kiel estis ĝis tiam konceptita la rolo de la virino, la situaciojn kiujn travivas la inoj kaj kiamaniere oni povus agadi por ke ĉi tiuj pribonigu sian vivon kaj ampleksigu la sferon de ties libereco. Tiu-ĉi verko, kiu uzas la konceptojn de la ekzistencialismo, kiu inspiris ties aŭtorinon, iĝis unu el la bazaj dokumentoj de la Feminismo, kaj estas ankaŭ enciklopedia ĉar prikonsideras la virinan identecon kaj la seksan diferencon ekde diversaj vidpunktoj: historia, psikologia, antropologia, biologia, ankaŭ de vidpunkto de la homa reproduktado kaj de la afekcia kaj seksa interrilatoj. La kerna ideo de la verko de Beauvoir estas tio ke “la virino”, aŭ pli ĝuste tio kion oni interpretas kiel virino: ko- ketulino, afabla… estas kultura produktaĵo socie ellaborita. La virino ĉiam estis difinita, laŭlonge de la historio, rilate al iu alia: kiel patrino, edzino, filino, fratino… Multaj el la distingaj ecoj kiujn prezentas la virinoj ne venas el la genetiko, sed el la maniero kiel ili estis edukitaj kaj sociigitaj. La frazo kiu resumas ĉi tiun teorion estas tre fama: «Oni ne naskiĝas virino, oni fariĝas tio». Do, la ĉefa tasko de la virino estas rekonkeri sian pro- pran specifan identecon kaj ekde siaj propraj kriterioj kaj interesoj. La dua sekso estas konsiderata la ĉefa referenc-verko de la t. n. feminismo de la egaleco. Virginia Woolf.- Propra ĉambro. Eseo publikigita la 24-an de oktobro de 1929. Ĝi estas bazita sur serio da prelegoj kiujn Virginia Woolf disvolvis en oktobro de 1928 en la Newnham College kaj la Girton College, ambaŭ virinaj universitatoj de la University of Cambridge. La celo de la eseo estis pravigi la rolon de la verkistinoj en la historio de la literaturo. Simulante fikcian rakontiston, la teksto eksplikas la malfacilaĵojn kiujn devas alfronti la virinoj, ĉefe en kio rilatas al la aliro al la edukado. La titolo de la verko respegulas la ideon laŭ kiu la virino devas disponi je mono kaj propra ĉambro se ŝi volas dediĉiĝi al la literatura verk- ado. Propra ĉambro povas esti konsiderata feminista teksto laŭsence ke ĝi denuncas la fakton ke la literaturo estis tradicie konsiderata kiel vira afero. Lillian Hellman.- Virino kun atributoj. Ĉi tiu verko estas membiografio de tiu usona dramaturgino kaj kin-scenaristino, do la priskribo aŭ rakontado de la interesaj travivaĵojn kiujn ŝi spertis. La vivo de Lilliam Hellman (1905-1984) estis markita aŭ signita de la plej gravaj okazintaĵoj de la 20-a jarcento: La du mondmilitoj, la milito de Hispanio, la kontraŭ-nazia rezistado, kiujn ŝi ĉeestis, kaj la mal-varma milito… Tial ke ŝi identiĝis kun la pozicioj de Maldekstraro, kaj tio respeguliĝis en sia dramatista verkaro, tio alportis al ŝi problemojn dum la McCarty-epoko.. La okazintaĵoj de ŝia vivo tute ne estis vulgaraj sed ĉefe ŝi sciis fajne noveligi ilin per ĉi tiu verko, kiun indas tralegi. 90