Page 62 - heleco-95
P. 62

eŭropaj popoloj sed al la kaŭkazaj. Menciindas tiu fakto kiu rilatas al
                                       sanga tipo RH- kiu estas tre abunda inter la vaskoj male al tio okazante
                                       en aliaj popoloj. La genetikistoj opinias ke la geno de tiutipa sango ape-
                                       ris antaŭ ne pli ol 45.000 jaroj. Nuntempe nur 15 elcento el la homaro
                                       posedas  ĝin,  kaj  en  grandparto  el  la  homaj  rasoj  tute  aŭ  preskaŭ  tute
                                       mankas. Ĝi estas pli abunda en Eŭropo, kaj ene de Eŭropo ĝi estas spe-
                                       ciale abunda en la Eŭskia zono de Hispanio kaj Francio, kies enloĝantoj
                                       estas RH-uloj ĉirkaŭ 40 elcento el la loĝantaro.
                                       La ceteraj lingvoj kiuj iel ajn rilatas kun la Asturia Regno apartenas al la
                                       sfero de la latina. Esceptante la kazon de la vaskoj, kiun ni ĵus vidis, la
                                       lingvoj  parolitaj  en  Hispanio  (Iberio)  antaŭ  la  alveno  de  la  romianoj
                                       malperis post kelkjarcenta superregado de la romianoj. Eble en iuj zonoj
                                       de Asturio persistis la antaŭromia parolmaniero pri kiu, cetere, oni scias
                                       nenion. Sed en la kazoj de Galegio kaj Portugalio, pri kiu ni okupiĝos
                                       nun, estas klare ke en la oka jarcento, kiam okazis la araba okupado de
                                       la lando, persistis nenion el la kelta(j) lingvo(j) antaŭe parolata(j) en tiuj
                                       terzonoj. Krome, ankaŭ ne ekzistis, tie aŭ en la cetero el la lando, visi-
                                       gota parolado. Kiam la visigotoj alvenis al Hispanio kaj konkeris ĝin en
                                       la 5-a jarcento, ili estis jam plene romaniigitaj de antaŭ kelkaj genera-
                                       cioj en kio rilatas al la lingvo kaj la religio.
            Noso Pai que estás no      Komence la aparteno de Galegio al la Asturia Regno ne estis bonvola.
            ceo: santificado sexa o    La asturaj reĝoj Fruelo kaj Silo devis batali por submeti la galegajn ri-
            teu  nome,  veña  a  nós
            o teu reino e fágase a     belintojn. Sed poste tiu regiono iĝis natura komponanto de la regno ĝis
            túa  vontade  aquí  na     tioma grado ke, fakte, oni nomis tiun regnon per la nomo de la galegia
            terra coma no ceo.         regiono. Ja, en la arabaj kronikoj ĉiam nomis ĝin «Regno de Galegio»
            O  noso  pan  de  cada     kvankam ĉi ties ĉefurbo estis en Oviedo. En la geografia konceptado de
            día dánolo hoxe; e per-    la muzulmanoj estis Galegio ankaŭ la nunaj regionoj de Asturio, Kanta-
            dóanos as nosas ofen-      brio kaj nordŭesta parto de Vaskonio.
            sas  como  tamén  per-     La nordo de Portugalio estis enkadrigita en tiun Asturian aŭ Galegian
            doamos  nós  a  quen       Regnon dum la reĝado de la lastaj reĝoj de la kortego de Oviedo kaj
            nos  ten  ofendido;  e     poste dum tiu de la unuaj reĝoj de la kortego de Leono, ĝis la jaro 1139
            non  nos  deixes  caer
            na  tentación,  mais  lí-  kiam  Portugalio  iĝis  sendependa  regno.  Jam  ekde  la  9-a  jarcento,  aŭ
            branos do mal.             eble antaŭe, tiel en Galegio kiel en Portugalio estis iompostiom form-
            Amén.                      iĝante la lingvojn kiujn oni parolas nuntempe en tiuj teritorioj. La lingva
                                       evoluo,  ekde la latina, estis  neperceptebla por la loĝantaroj mem kiuj
                                       spertis tiun procezon. Ankaŭ ne hodiaŭ oni povas noti la paŝojn de tiu
                                       evoluo-procezo ĉar mankas skribita dokumentaro registrinta ilin. Krom
                                       tio ke oni ne multe skribis en tiu epoko en tiuj teritorioj, kaj oni konser-
            Padre-Nosso,  que  es-     vas malmute el la skribitaj dokumentoj, estas la fakto ke la tiama do-
            tais no Céu: Santifica-    kumentaro estis farita en la latina lingvo, eĉ se ne tre klera kaj klasika.
            do seja o vosso nome.      Dume la popoloj estis parolante malsamaniere ol tiuj tiama dokument-
            Venha  a  nós  o vosso     aro. Nur fine de Mezepoko, preskaŭ jam en la epoko de Renesanco, oni
            reino. Seja feita a vos-
            sa  vontade,  assim  na    komencis skribi kaj verki en la jam preskaŭ tute formitaj latin-devenaj
            terra como no Céu.         lingvoj: galegia, kastilia, portugala, franca, itala…
            O  pão  nosso  de  cada    Rilate al la galega kaj portugala, pri kiuj ni atentas nun, oni povas klare
            dia nos dai hoje. Per-     percepti ilian latin-devenon per la tekstoj de la preĝo «Patro Nia» kiu
            doainos  as  nossas  dí-   aperas sur ĉi tiu paĝo, supre en la latina, meze en la galega kaj malsupre
            vidas  assim  como  nós    en la portugala. Kaj oni povas rimarki kiom multe similas ambaŭ latin-
            perdoamos aos nossos       devenaj lingvoj. La montrata teksto de tiu preĝo estas la nuntempa for-
            devedores.  E  não  nos    mo, post la definitiva elformiĝo de tiuj lingvoj. Dubindas ĉu la galegoj
            deixeis  cair  em  tenta-  kaj  portugalanoj de la 9-a kaj  10-a jarcentoj preĝadus  ĝuste tiele ĉar,
            ção.  Mas  livrainos
            do mal. Amém               kiel dirite, tiam tiuj lingvoj estis procezo de formiĝado, kaj pli verŝajne
                                       en la preĝejoj oni estis uzante ankoraŭ la latinan por la liturgia kulto.
                                       La galegan ligvon oni parolas nuntempe, krom en la kvar provincoj de
                                                        62
   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67