Page 64 - heleco-95
P. 64
Ne mankas, almenaŭ en la hispana lingvo, prihistoriaj
verkoj kaj romanoj kun historia fono pri la Regno de
Asturio. Sed ĉiuj-ĉi baziĝas sur la malabunda originala
informo ekzistanta pri tiu periodo (jaroj 718 al 910) kaj
tiu ĉi Regno. La arabaj kronikoj menciis ĝin, sub la no-
mo «Regno de Galegio» nur por tiuj faroj kiuj rilatis
kun la Emirejo de Kordovo, kaj la karolingaj kronikoj
de la epoko eĉ malpli. Asturaj fontoj estas nur la tri kro-
nikoj: la Albelda, la Profeta kaj la Alfonsa, ĉi lasta eble
verkita de la reĝo Alfonso la 3-a mem, kaj kiu havas du
versiojn: la t. n. Rotensa kaj la Sebastiana, ĉiuj ili verk-
itaj en la fina etapo de la regno, la reĝado de Alfonso la
3-a. Poste, dum Mezepoko, aliaj kristanaj kronikoj pri-
temis farojn kaj okazintaĵojn de la asturia etapo de la
Rekonkero, sed ĉiam surbaze de la jam konata materia-
lo alportita de la menciitaj kronikoj de la epoko de Al-
fonso la 3-a, krom aliaj detaloj same ne-certaj.
La informo provizita de ĉiuj tiuj kronikoj, krom mal-
abunda, estas ankaŭ nefidinda ĉar plejmulte el ilia teks-
to, fakte, estas politika propagando favore al la dinastio
de Alfonso la 3-a kaj ĉi ties reĝado. Do, la postaj his-
toriistoj, sin vidis/as devigataj formuli hipotezojn inter-
pretante tion kion oni vere konas, aŭ oni pensas koni,
pri la tiamaj okazintaĵoj. Kaj same okazas kun la verk-
int(in)oj de romanoj kiuj havas kiel sceneja fono tiun
socion de la Asturia Regno.
Pri la verkado de ambaŭtipaj aŭtoroj, la historiiistoj kaj
la novelistoj, ni faras per sekvaj paĝoj koncizan recen-
zadon. Notindas ke ĉiuj ili estas hispanaj aŭtoroj. En
fremdaj lingvoj neeviteble oni mencias la regnon kiu
naskiĝis en Asturio en la verkoj de Universala Histo-
rio kiam oni priskribas la komenciĝon de la Rekonkero
en Hispanio. Kaj en Interreto, konkrete en Wikipedio,
la informo prezentata sub la titolo «Asturia Regno» ha-
vas, en la momento kiam oni faras ĉi-raporton, parale-
lan informon en 54 kromaj lingvoj. Tiu koncerna al Es-
peranto havas nur 10 liniojn. Eble la plej ampleksa
teksto en Esperanto, ene kaj for de Interreto, pri ĉi tiu
temo estas la raporto kiun ni prezentas per ci tiu nume-
ro de la revuo Heleco.
64