Page 63 - heleco-95
P. 63
tiu regiono, ankaŭ en la orienta parto de Asturio. Estas sciate ke la nun-
tempaj oficialaj limoj de la hispanaj regionoj ne multe atentas pri la his-
torio, la lingvo kaj la etnieco de la loĝantaro de la koncernaj teritorioj. Padre nuesu que tas
Nun ni atentu pri la astura lingvo, aŭ pli ĝuste ni devas nomi ĝin «astur- en cielu: santificáu se-
leona», kiu estas la teknika formulo per kiu oni konas ĝin en la lingv- ya'l to nome, amiye'l
istikaj medioj. Samtempe kiam estis formiĝante la gelega kaj portugala to reinu, fáigase la to
lingvoj, pri kiuj ni jam temis, en la Leona Regno estis evoluante alia voluntá lo mesmo na
latin-devena idiomo. La afero komenciĝis en Asturio jam antaŭ pluraj tierra qu'en cielu.
El nuesu pan de tolos
jarcentoj. Kiel dirite, estas nekonate kiamaniere oni parolis tie antaŭ la díes dánoslo güei, per-
8-a jarcento; eble oni uzis, almenaŭ en iuj zonoj, iu lingvo simila al la dónamos les nueses
eŭska, aŭ iu kelto-devena lingvo. Sed post la ega inmigrado de moz- ofenses lo mesmo que
araboj el la cetero de Hispanio post la araba invado, la latina progresis nós facemos colos que
en tiu regiono, kaj ankaŭ en Kantabrio, pli ol ĝi estis okazinte dum la ro- mos faltaren; nun mos
mia kaj visigota epokoj. dexes cayer na tenta-
Ĉiukaze, iompostiom konkretiĝis la formiĝo de aparta latindevena ling- ción, y llíbramos del
mal. Amén.
vo en la teritorio de la Leona Regno, sed ĝi ne atingis la maturecon kaj
disvolviĝon de la galega kaj portugala. La kastilia lingvo, pri kiu ni te-
mos poste, efikis kontraŭ la astur-leona same intense kiel la politika
povo de Kastilio kontraŭ la Leona. Fine Kastilio englutis la Leonan
Regnon kaj tio influis ankaŭ en la lingva evoluado de ĉi tiu regiono. La
astur-leona restis izolita en apartaj anguloj de la regno kie, krome, de-
generis en diversajn variantojn. En Asturio, konkrete, ekzistas aparta
varianto de tiu lingo en ĉiu valo. Krom en Asturio, ekzistas variantoj de
la iama astur-leona lingvo ankaŭ en iuj zonoj de Leono (Bierzo, Sana-
brio), en Zamoro kaj en la nord-easta parto de Portugalio, sed ĉie en
transira proceso al la kastilia kaj la portugala. La preĝo «Patro Nia» en
la astura lingvo kiu aperas supre en ĉi paĝo estas artefaritaĵo surbaze de
la diversaj bablo-variantoj parolataj en la regiono. Bablo estas iom pejo-
rativa termino de la uzantoj de ĉi tiu astura ligvo kiuj ne fieras pri sia
regiona parolmaniero. Ĝenerale eĉ tiuj kiuj iome parolas la asturan,
kiam ili skribas nepre uzas la kastilian.
La kastilia jam estas nomata «hispana» ĉar ĝi iĝis la ĉefa kaj oficiala idi-
omo de la lando. Kaj krome, kiel sciate, oni parolas ĝin en grandparto el
la Amerika kontinento kaj en aliaj lokoj en la mondo; ŝajnas ke ĝi estas
nun unu el la ĉefaj lingvoj en la mondo, kvankam en Hispanio mem es-
tas aliaj lingvoj kiel la jam menciitaj eŭska kaj galega, krom la kataluna
kun ĉi ties variantoj (valecia, balearaj…). Same kiel la astur-leona, la
galega, la portugala kaj la kataluna, ankaŭ la kastilia devenas en la lati-
na lingvo. Tion oni povas konstati per la preĝo «Patro Nia» kies teksto
aperas en la meza bildo de la paĝo. Tiom disvatigita lingvo, nepre ko-
mencis generi variantojn, ĉefe en Hispan-Ameriko. Sed, supozeble, tiu
procezo de varianto-formiĝo povos ne esti estontece tiom grava kiom
okazis ĝis nun kun la antaŭ menciitaj lingvoj ĉar nuntempe ekzistas
granda kaj intensa interkomunikado de la parolando de la lingo en el di-
versaj mondpartoj. La formiĝo de apartaj lingvo-variantoj estis rezulto
de la izoliĝo de la teritorioj uzantaj saman lingvon.
Ĝuste tiu granda kaj intensa interkomunikado en la mondo igis necesa la
ekziston de komuna tutmonda lingvo. Ĝuste tiun rolon pretendas ludi la
Internacian Lingvon Esperanton en kiu estas verkata ĉi teksto kaj la lasta
el la versioj de la preĝo «Patro Nia» kiu aperas sur ĉi tiu paĝo. Al tiu
internacia lingvo ni aŭguras feliĉan kaj sukcesan estontecon surbaze de
la eksterordinara disvastiĝo kiun ĝi spertis ĝis nun. Oni konas ĝin eĉ en
ĉi tiu teritorio de la iama Asturia Regno. Post nur 132-jara ekzistado, tiu
lingvo havas nun en Asturio ne malpli ol ok aŭ dek parolantojn.
63