Page 100 - heleco-96
P. 100
dusojn estis senutilaj. La fakto ke la radi-
umo estus utila por kuracado, ĉefe de kan-
cero, utilis por altiri la publikan atenton kaj
fondusojn. Ŝi serĉis apogon ankaŭ ekster-
lande. En 1919 ŝi vizitis Hispanion por par-
topreni en la 1-a Landa Kongreso pri Me-
dicino. La hispanaj ĵurnaloj de la epoko am-
plekse informis pri tiu vizito, la renkontiĝo
de Maria Kurio kun la hispanaj doktoroj kaj
la reĝa familio de ĉi tiu lando.
La ĉefa helpo por la projekto de Maria Ku-
rio venis el Usono. El la landoj venkintaj en
la Unua Mond-Milito, nur Usono estis vere
gajninta; ĝi iĝis la unuaranga potenco en la
mondo de militista, politika kaj ekonomia
vidpunktoj. En 1920 la virinoj atingis la
voĉdon-rajton en tiu lando, kaj multaj inoj
aliris al gravaj profesioj, inter ili la ĵurnal-
ismo. La eldonistino de la revuo The Deli-
neator, Marie Mattingly Meloney, ĝenerale
konata kiel Missy, faris intervjuon al Maria
Kurio. Ĉi tiu diris al la ĵurnalistino ke dum
en Usono estis 50 gramoj da radiumo, en
Francio estis nur unu. Meloney demandis al
Maria kiom da tiu radiumo apartenis al ŝi.
Kurio respondis ke ŝi havis nenion, la gra-
mo apartenis al sia laboratorio. Kun surpri-
zo Missy sugestis ke pro la patento-rajtoj
oni povus supozi ke ŝi estis riĉa virino, sed
Meloney hontis kiam Kurio respondis: la
radiumo estas por riĉigi neniun; ĝi apar-
tenas al ĉiuj personoj. Respondante alian
demandon de la ĵurnalistino pri kio ŝi plej
arde dezirus, Maria respondis ke ŝi bezonus
gramon da radiumo, kies prezo estis 100.000
usonaj dolaroj, por daŭrigi sian laboradon.
Krome ŝi klarigis ke en sia nova laboratorio
mankis konvena ekipaĵo. Ambaŭ virinoj tuj
simpatiis unu la alian, kaj de tiam Maria
Kurio havis en la ĉefa lando en la mondo iu
aliancino kiu tre helpis ŝin poste en sia pro-
100