Page 104 - heleco-96
P. 104
ŝi suferis, ŝi ne volis agnoski tion; la radi-
umo, ŝia radiumo kaj ŝia polonio, ne povis
kulpi pri tio, ili devis servi nur por la bono
de la homaro. Sed laŭ la pasado de la tempo
iĝis pli kaj pli malfacile ignori la efikon de
la radioaktiveco. Maria, krom tio ke ŝi estis
perdante vidkapablon kaj oni devis operacii
ŝin, havis ankaŭ dolorojn en la brakoj. Spit’
al ĉio-ĉi ŝi daŭre eksperimentadis en la
laboratorio dum tiuj jaroj post 1921.
Ŝi ne antaŭpreventis la scienculojn kaj cete-
raj laborantojn de sia laboratorio pri la dan-
ĝero de la radioaktiveco. Iuj informoj el
Londono atentigis tiujn kiuj laboradis per la
radiumo zorgi pri sia propra sano. En ĉi tiuj
informoj, la radiumo estis konsiderata la
kaŭzo de pluraj mortoj en londona hospi-
talo. Poste oni eksciis pri kromaj kazoj. Es-
ploroj faritaj en iuj lokoj konkludis ke la ra-
diumo damaĝas la korpajn histojn kaj gene-
ras anemion kaj leŭkemion. En la jaro 1925
oni ellaboris novan informon far komisiono
en kiu estis Maria Kurio mem; tiam ŝi estis
preta agnoski la eblan danĝeron de la radio-
aktivaj substancoj. Dum kelkaj jaroj la radi-
umo estis konsiderita kiel kuracilo de la
kancero; ĝi, ja, oferas esperon kontraŭ la
kancero, sed same kiel detruas la kancerajn
ĉelojn, ĝi agadas same kontraŭ la sanaj ĉe-
loj, sed okazis ke dum multaj jaroj oni pen-
sis ke la damaĝaj efikoj de la radiumado ne
estos definitivaj sed persistos nur dum mal-
longa tempo. Nek Maria nek Irena estis pre-
taj agnoski le evidentecon. Irena mem, kiu
dum tiuj jaroj eksperimentadis en la labora-
torio kune kun sia patrino, agnoskis ke ŝi
suferis bruligon far la radiumo, sed ŝi kon-
sideris ke tio ne estis grava afero. Sed iu-
foje Maria agnoskis, antaŭ iu pola laborist-
ino, ke ŝi ne tute komprenis la efikon de la
radiumo sur sia sano.
104