Page 98 - heleco-96
P. 98
Marne. Ĝi daŭris ĝis la 10-a de septembro;
ĉi foje la francoj rezistis kaj Parizo saviĝis
el la timigita sieĝo, sed perdis 250.000 ho-
mojn. Fine la filinoj de Maria povis reveni
hejmen. Maria, kvankam polino, ŝi sin sen-
tis ankaŭ francino kaj volis partopreni en la
milita penado de la lando en kiu sin sentis
adoptita. Kvankam ŝi neniam estis labor-
inta per la radioj Röntgen X, ŝi havis teo-
rian konon por ilin apliki en ties praktika
uzado, do ŝi decidis labori en la organizado
de la radiologiaj servoj de la militistaj hos-
pitaloj. En tiu epoko ne abundis la aparatoj
de X-radioj, do estis necese uzi veturilojn
por la transloki la ekzistantajn aparatojn al
la lokoj kie ili estis necesaj; Maria labo-ris
en unu el tiuj moveblaj unuoj inter la
hospitaloj de la ĉirkaŭaĵoj de Parizo. An-
kaŭ Irena, tiam 17-jaraĝa, volis helpi iama-
niere; si studis hospital-flegadon kaj lernis
radiologion. La armeo petis al Maria Kurie
gvidi kurson por teknikistoj de radiologio;
tial ke plejparto el la viroj estis en la fron-
toj, multaj virinoj partoprenis en tiu kurso
kaj la koncerna laboro de radiologio; Irena
partoprenis en tiu tasko. Surbaze de la sper-
to de tiu periodo, poste Maria verkis etan
libron titolitan: La milito kaj la radiologio.
Organizinte la staciojn de radiologio, ŝi re-
venis al sia vera amo, la radiumo. En 1915,
ŝi reprenis la radiumon kiun ŝi estis lasinta
en Bordozo kaj reportis ĝin al Parizo; temis
pri la sama radiumo kiun Pierre kaj ŝi estis
eltirinta dum ilia eksperimentado.
Tiam ŝi devis decidi kion fari per tiu mate-
rialo, kio estis kiel decidi al kio ŝi dediĉiĝu
de tiam. La famo kaj honoroj kiujn ŝi estis
ricevinta, kaj tiuj kiujn ŝi plu ricevos de ti-
am, estis rezulto de la malkovro de novaj
elementoj: polonio kaj radiumo, sed scien-
culo ne povas esti malkovrante novajn ele-
98