Page 95 - heleco-96
P. 95
leteroj al Langevin. Iuj francaj ĵurnaloj ne menciis la aljuĝon de la Nobel-
Premio al ŝi. Ŝi suferis grandan premon de multaj francaj scienculoj kaj akade-
mianoj por ke ŝi ne iru al Svedio por ricevi la Premion. Inter la gravuloj kiuj
apogis ŝin estis Alberto Ejnŝtejno kaj ankaŭ Jacques Curie, ŝia bofrato.
La rezulto de tiu kampanjo de malamo estis terura; malamikaj homamasoj ma-
nifestaciis ĉirkaŭ la domo de Maria kriante malbenojn kontraŭ ŝi. Ŝi kaj la fil-
inoj estis kaŝe forportitaj de iuj geamikoj por translokiĝo al alies domo. La
etulino Eva komprenis nenion el tio kio estis okazante dum premis la manon de
sia patrino. La 14-jaraĝa Irena, male, estis tre konscia pri la afero ĉar ŝi jam
povis legi la ĵurnalojn.
Dum la publiko partoprenis en la konflikto, ĉu favore, ĉu kontraŭ Sinjorino Ku-
rio, la advokatoj de la interpledantaj partoj faradis sian laboron, sed ne nur en
la tribunaloj: estis ankaŭ dueloj, t. e. interpersonaj sin-batadoj, io sufiĉe komu-
na en tiu romantikisma epoko. La advokato de Maria, Henri Chervet duelis
kontraŭ Léon Daudet, ĵurnalisto de L’Action Française, dekstrara politika
movado. Kvankam Daudet estis sperta duelisto, li suferis profundan vundon de
sabro. Sed estis kromaj kvar dueloj; alia el ili estis tiu de Pierre Mortier, ĵur-
nalisto partiano de Maria Kurio, kontraŭ Gustave Téry, ankaŭ li ĵurnalisto, kiu
poziciiĝis kontraŭ ŝi; la rezulto estis ke Mortier ricevis vundon en unu brako.
Sed la plej rimarkinda el tiuj dueloj estis tiu de Langevin mem kontraŭ la sama
Gustave Téry. Ĉi-foje la duelo estis per pistoloj, kaj ĝi okazis la 26-an de no-
95