Page 101 - heleco-96
P. 101

jekto. Missy estis preta kunlabori por atingi la monon cele akiri la gramon de
            radiumo kiun Maria bezonis. Ŝi estis konvinkita ke ne estos malfacile konvinki
            la riĉajn virinojn de Usono provizi plejparton el la mono.
            Maria Kurio ankoraŭ ne estis populara en Francio, pro la Langevin-afero, spit’

            al tio ke ŝi estis agnoskata de iuj kiel la plej elstara virino en tiu lando. Melo-
            ney estis konvikita ke se Kurio irus al Usono, povus persone atingi la gramon
            da radiumo. Ŝi lerte influis en la medio de la usona presaro kiun ŝi bone konis

            kaj sukcesis ke la New York Times publiku serion da artikoloj pri Maria Kurio
            kaj ĉi ties afero, kaj anoncis la kampanjon de la kolektado de fondusoj. La pres-
            ara kampajno donis frukton; eĉ la usona Ministro pri Komerco Herbert Hoover

            implikiĝis en la propagando favore al la donacado de unu gramo da radiumo
            por Maria Kurio. En tiu kampanjo oni insistis pri la neceso promocii ĉion kio
            povus utili por la kuracado de la kancero kaj oni emfazadis pri la efiko ke por

            tiu celo havus la radono kiun Kurio eltiradis el la radiumo. Verdire, en tiu epo-
            ko la aplikado de tiu rimedo de la radono estis okazigante pli da damaĝoj ol san-
            plibonigon, sed la publiko, kaj Maria Kurio mem, ignoris tion dum multe da
            tempo. Fakte, en tiu epoko la presara propagando estis tre favora por  Maria

            Kurio kaj la radiumo. La 3-an de marto de 1921, la New York Times informis ke
            iu virino kuracita de kancero per radiumo kontribuis per ĉeko de 10.000 dolaroj
            por la fonduso de Maria Kurio. La ĵurnaloj informis ankaŭ ke Kurio neniam

            patentis kaj ankaŭ ne eltiris mon-profiton el siaj produktaĵoj: Ŝi laboras por la
            scienco, ne por mono, kaj oni povas vere diri ke ŝi estos administrantino kaj ne
            posedantino de ĉi tiu donaco de Ameriko. La kampanjo des pli intensiĝis ju pli
            alproksimiĝis la dato de la alveno de Maria al Usono. La 14-an de marto oni

            estis kolektante nur 41.000 dolarojn, kaj la vojaĝo de Kurio komenciĝus la 7-an
            de majo. Laŭ sugesto de Meloney Missy, Maria verkis etan membiografion por
            ties  publikigo  en  Usono  kadre  de  la  kampanjo.  Dume  la  ĵurnalistino  sufiĉe

            troigis en la propagando favore al Kurio, ĉefe kiam asertadis ke Maria trovos
            kuracadon  por  la  kancero.  Meloney  estis  ekstravaganca  kaj  sufiĉe  troigis,
            tamen ŝi atingis tion kion ŝi celis. Maria konsentis iri al Usono por ricevi la

            donacon,  sed  preferis  iri  sola  por  kurta  kaj  diskreta  vojaĝo,  tamen  Missy
            konvinkis ŝin por ke faru la vojaĝon ankaŭ Irena kaj Eva.
            Tamen en Usono oni ne estis pensante pri mallong-daŭra kaj diskreta restado

            de la Kurioj en la lando; oni organizis apoteozan akcepton kaj multenombrajn
            prelegojn, honorojn… Kiam oni konis en Francio la manieron kiel estos akcept-
            ata  Maria  Kurio  en  Usono,  tio  kontribuis  plibonigi  ŝian  reputacion.  Oni
            organizis  feston  en  la  Opero  de  Parizo  kun  ĉeesto  de  iuj  el  la  plej  elstaraj

            scienculoj de la lando. Sarah Bernhardt recitis iun “Odo al Maria Kurio”.
            Post  ĉiuj  adiaŭaj  ceremonioj  en  Francio,  Maria,  Missy  kaj  la  du  knabinoj
            enŝipiĝis en la Olympic por la vojaĝo destine al Ameriko. La programo kiun

            Meloney estis planinta inkludis la akceptadon de Maria far reprezentantinoj de

                                                              101
   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106