Page 97 - heleco-96
P. 97
De 1911 ĝis 1913, kiam la malsano de Maria Kurio ne permesis al ŝi okupiĝi
pri la radioaktiveco, la scienca mondo tre atentis pri tiu fenomeno kaj oni multe
progresis en ĝia kono. Dank’ al sia korespondado kun Ejnŝtejno kaj aliaj scienc-
uloj, Maria estis informita pri tiu progreso sed ne povis kontribui al ĝi. Eble ŝia
kontribuo ne estus necesa por la progreso de la afero, sed ŝi konsideris sin la
patrino de la radioaktiveco kaj volis havi rilaton kun ĉio koncerne al tiu feno-
meno kaj al la novaj elementoj kiujn ŝi malkovris kunlabore kun ŝia forpasinta
edzo. Multaj kolegoj ŝiaj el la scienca mondo, kiujn ŝi ofendis, sarkasme kaj
disdegne malaprecis ŝian sciencan kapablon.
En 1913 ŝi povis reveni en sian laboratorion kaj reigis la kutiman agadon en la
kampo de la scienco, ĉeestis la tiujaran Konferencon de Solvay en Bruselo,
vojaĝis al Varsovio por okupiĝi pri iu instituto de la radiumo kiun oni kons-
truus ŝiahonore, kaj iris al Britio por ricevi doktorecon honoris causa en la uni-
versitato de Birmingamo. Printempe de tiu jaro ŝi ricevis viziton de Ejnŝtejno
kaj ĉi ties edzino Mileva.
Tiam en multaj landoj oni estis kreante institutojn de la radiumo por la kurac-
ado de malsanuloj je kancero. Rezulte de tio tre plialtiĝis la prezo de la radi-
umo. En la Sorbono, kie jam oni estis forgesante la aventuron de Maria Kurio
kun Langevin, oni akceptis ŝian ideon krei instituton de la scienco de la radio-
aktiveco. Ĝi estis konstruita en iu nova strato al kiu oni asignis la nomon Pie-
rre Curie. Maria zorgis ke la konstruaĵo estu farita laŭ ŝiaj specifoj. En julio de
1914 la nova instituto estis kompletigita, sed ties ekfunkciado prokrastiĝis kvar
jarojn: en aŭgusto de tiu jaro komenciĝis la Unua Mond-Milito.
La viroj de la laboratorio de Maria Kurio kaj la studentoj estis mobilizitaj, la
franca registaro translokiĝis al Bordozo kaj foriris ankaŭ multaj loĝantoj de Pa-
rizo, ĉefe la riĉuloj. Maria devis okupiĝi pri sia familio kaj decidi kion fari
rilate al la gramo de radiumo gardita en sia laboratorio de la strato Curie. Irena
kaj Eva tiam estis feriante en la bretona marbordo. Maria petis al ili resti tie kaj
ne reveni en Parizon. La germanaj trupoj estis invadante Belgion kaj ŝajnis ke
baldaŭ ili povus ataki Parizon. Maria devis zorgi pri sia alia filo, la radiumo de
sia laboratorio; la registaro petis ke ŝi alportu ĝin al Bordozo por ĝia gardado;
ĝi troviĝis ene de plumba ujo tre peza, kaj Maria devis porti ĝin pertrajne.
Poste ŝi revenis en Parizon. Tiam estis jam komenciĝinta la grava batalo de
97