Page 103 - heleco-96
P. 103

lekti ne nur la celitan monsumon de 100.000 dolaroj sed ankaŭ kromajn 50.000
            dolarojn. La 18-an de majo oni prezentis al Kurio la dokumenton per kiu oni
            aljuĝis al ŝi la akiritan radiumon. Missy volis legi laŭtvoĉe la dokumenton, sed
            ne plaĉis al Maria tio kion ŝi aŭskultis; mankis iu frazo kie estis esence grava

            por ŝi. Oni devis refari la dokumenton aldonante ke la radiumo estis: por la li-
            bera uzado kaj senbare far ŝi (Kurio) en la eksperimentado kaj en la serĉado
            de  la  kono,  kaj  ke  ĝi  iĝu  propraĵo  de  laboratorio  post  ŝia  morto.  Du  tagojn

            poste la usona Prezidento Warren Harding prezentis al Sinjorino Kurio la gra-
            mon da radiumo, aŭ pli ĝuste, iu repliko, ĉar la reala radiumo troviĝis en la fa-
            briko; la akto okazis en la t. n. Blanka Domo, kie la franca ambasadoro Jules

            Jusserand prezentis Kurion. La Prezidento diris pri Maria ke: krom ŝia laboro
            de  koncentrigo  de  la  radiumo,  ŝi  plenumis  ĉiujn  virinajn  rajtojn…  …kiel
            unua inter la scienculoj de la erao de la scienco, kiel liderino inter la virinoj

            de la generacio kiu vidas la inon malfrue sukcesi esti ŝi mem.
            Se estus dependinte de ŝi, Maria estus nuliginta la ceteron el la vojaĝo. Ŝi ne
            aprecis la homamasojn kaj sin sentis malsana. Ŝi evitis kiel eble plej el la pro-
            gramitaj aktoj. Irena kaj Eva ĉeestis la ceremoniojn kaj ricevis, nome de ilia

            patrino, la honorajn diplomojn. La 29-an de majo oni anoncis ke pro ŝia laceco
            oni devus mallongigi la programon de la vojaĝo. Anstataŭ la multenombraj pu-
            blikaj aktoj programitaj, la 2-a de junio la Kurioj eliris el Novjorko por trank-

            vila itinero tra la ŭesto de Usono, inkluzivante la Grandan Kanjonon. Sed la
            reveno ne tiom estis trankvila kaj anonima; rezultis neeviteble la vizito al mul-
            taj urboj, kaj Maria plu devis suferi la publikajn aktojn kun ĉeesto de grandaj
            scivolemaj homamasoj. Antaŭ la forlaso de la lando, la 25-an de junio, Maria

            dankis la apoteozan akcepton kiun ŝi ricevis en Usono.
            Per la Olympic, la Kurioj revenis al Francio kaj alvenis tien la 2-an de julio. En
            Ĉerburgo ili estis akceptitaj de funkciuloj de la registaro kaj geinfanoj de la lern-

            ejoj kun floroj. La francoj ŝajne estis forgesinte la skandalon de la jaro 1911.
            Eskadrono da detektivoj okupiĝis pri la translokigo de la radiumo al Parizo. Iu
            pozitiva rezulto de la vojaĝo de Kurio al Usono estis tio ke de tiam disvastiĝis

            la ideo ke la virinoj povas esti scienculinoj, kaj multaj el ili, fakte, dediĉiĝis de
            tiam al taskoj kaj laboroj kiuj antaŭe ŝajnis rezervitaj por la viroj. Alia rezulto
            estis la famiĝo de la nomo Kurio tial ke de tiam la termino “kurio” estis uzata

            kiel  mezur-unuo  de  la  radioaktiveco  de  unu  gramo  da  radiumo,  kaj  tiele  tiu
            nomo aldoniĝis al tiuj de aliaj personoj kiel omaĝo al iliaj sciencaj kontribu-
            aĵoj: “vato”, “volto”, “omo”, “farado”, “kulombo”…
            Dum la jardeko post 1920 Maria plendediĉiĝis al la organizado de la laborato-

            rio kiun oni konstruis kiel omaĝo al sia forpasinta edzo Pierre Curie. Tiam la
            laboratorio havis pli ol trideko da esploristoj, inter ili kelkaj virinoj, sed ŝi ne
            povis dediĉiĝi al la esplorado kiel antaŭe: ŝi estis perdante vidkapablon. Kvan-

            kam ŝi jam suspektis ke la radiumo kulpis pri tio kaj pri aliaj malbonaĵoj kiujn

                                                              103
   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108