Page 96 - heleco-96
P. 96
vembro. Kiam la elektita sekundanto kriis: Unu, du, tri, pafu! Langevin levis
sian brakon preta pafi. Téry, tamen, tenis la kanonon de sia pistolo alcele al la
tero. Vidante tion, ankaŭ Langevin mallevigis sian armilon. Téry komprenis ke
mortigante Langevin-on li senigus Francion el iu el ĉi ties plej famaj sciencaj
mensoj. La ĵurnaloj tre detale informis pri la duelo, kiu iĝis babil-temo de Pari-
zo. Eĉ la Nobel-komitato de Svedio eksciis pri tiu duelo. Maria dubis ĉu iri al
Stokholmo por akcepti la premion, kaj eĉ ŝiaj amikoj konsideris ke estus prefe-
re ke ŝi restu en Francio. Post la dueloj kaj la impreso ke la publikigitaj leteroj
estis aŭtentaj, eble la komitatanoj kiuj aljuĝis al ŝi la premion ne estis kontentaj
farinte tion. Ejnŝtejno, tamen, diris al ŝi: Iru al Stokholmo! Mi estas
konvinkita ke ci devas disdegni tiun bruadon. Se la friponaro plu ĝenas cin,
ĉesu legi stultaĵojn. Lasu ilin por la vipuroj por kiuj ili estis skribitaj.
Fine ŝi reagis kaj decidis kontraŭfronti ĉion kaj deklaris ke sia scienca laboro
devus ne esti influata de sia privata vivo. Sed kvankam ŝi volis batali ankaŭ en
la tribunaloj, Langevin rifuzis publike pledi kontraŭ sia edzino. Li preferis in-
terakordi kun ĉi tiu ĉar timis ke siaj filoj suferus la sekvojn. Jeanne Langevin
konservis la zorgo-rajton pri la idaro kaj al Paul oni permesis iajn vizito- kaj
eduko-rajton al ili. Poste en la adolesko, la knaboj elektis vivi kun sia patro.
Kiel epilogo de tiu malagrabla afero menciindas ke multajn jarojn poste iu
nepino de Maria Kurio kaj iu nepo de Paul Langevin geedziĝis. Sed en 1911 la
polemiko pri la skandalo ne limiĝis al Francio; ĉiuj ĵurnaloj en la mondo am-
plekse informis pri la afero, kaj paradokse la skandalo pli kontribuis disvastigi
la famon de Maria Kurio; tre gravas ke oni parolu pri iu, eĉ se bone (ju pli mal-
bone, des pli da famo). Maria, kune kun sia fratino Bronia kaj sia filino Irena
iris al Stokholmo por ĉeesti la ceremonion de la Nobelo. Ŝi digne faris sian dis-
kurson de akceptado. Laŭŝajne, ĉio estis en ordo, neniu kondutis kontraŭ la
normoj de edukiteco, kiu ajn estus la persona teniĝo de ĉiu el ili pri la skanda-
lo. Poste ŝi sidis apud la reĝo de Svedio por la bankedo.
Sekve de la skandalo finiĝis la am-afero inter Maria Kurio kaj Paul Langevin.
Krome, ŝi malsaniĝis kaj estis urĝe hospitaligita 18 tagojn post la konferenco
de la Nobel-Premio; temis pri grava rena doloro. Komence de marto de 1912,
kvankam ankoraŭ sufiĉe debila, ŝi revenis en sian laboratorion, sed fine de tiu
monato ŝi devis esti operaciita. Poste, dum multaj monatoj, krom malforta, ŝi
estis ankaŭ profunde deprimita. Ŝi pensis esti senhonoriginta la nomon “Kurio”
kaj decidis ke ŝi devus subskribi ne kiel “Marie Curie” sed kiel “Maria Sklo-
dowska”. En junio ŝi denove estis hospitaligita kaj translokita al iu sanatorio en
la montoj de Savojo. Komence de monato oktobro Maria estis sufiĉe forta por
reveni pertrajne al Parizo. Kaj ŝi revenis ankaŭ kaj al la sciencaj polemikoj kun
siaj kolegoj: Sir William Ramsay, Rutherford… Kaj en decembro ŝi estis
denove eksperimentante en ŝia laboratorio. La afero Kurio-Langevin estis sufi-
ĉe forgesita, kaj Maria reprenis sian nomon “Kurio”.
96