Page 99 - heleco-96
P. 99
mentojn ĉiutage. La alternativoj por la sciec-
ularo estas plu esplori la naturon surbaze de
la malkovritaj elementoj, aŭ serĉi profiton,
utilon, de la malkovraĵoj. Maria elektis la
duan opcion; aliaj scienculoj estis jam de-
diĉitaj al la unua. Do, ŝi decidis uzi la radi-
umon por medicinaj celoj, ĉefe por la trakt-
ado de kanceroj. Tial ke la radiumo iĝis al-
tekosta, ŝi volis ne riski perdi ion el tiu rara
elemento. Do, tio kion ŝi metis serve de la
sanec-servo ne estis la radiumo sed la eman-
aĵoj kiujn ĝi spontane elsendas. Tiu gasa
emanaĵo estas la radono. Ŝi dediĉiĝis sigeli
tiun gason en vitrajn tubojn. Ŝi mem avertis
ke tiuj emanaĵoj povus havi damaĝan efi-
kon, sed laŭ ŝia supozo ĝi daŭrus nur kurta-
tempe.
Finiĝinte la milito, Maria unuiĝis al tiuj kiuj
festis la venkon de la aliancanoj (Britio,
Francio, Usono…). Ŝi kaj siaj filinoj ne es-
tis inter tiuj kiuj sin estis demandante ĉu
meritis la penon tiom da mortintoj kaj vund-
itoj. Foje, ofte, la genieco en la scienca tere-
no ne signifas homa saĝo. Maria Kurio ne-
niam liberiĝis el la naciisma sento kiun ŝi
akiris jam de infanaĝo. Tiorilate, ŝi povis
festi tion ke iu el la rezultoj de la Monda
Milito estis la sendependeco de Polio.
Post la milito reiĝis la aranĝado de la nova
laboratorio, sed ĝi ne estis preta funkcii ĝis
la kurso 1919-1920. La radiologiaj servoj
organizitaj dum la milito daŭre funkciadis
post la estiĝo de la paco. La Francio elirinta
el la milito ne disponis je mono por sub-
venciado de projektoj kiaj la laboratorio
Pierre Curie. Maria komencis pensi pri la
serĉado de privataj donacioj. Estis necesa
kompleksa kaj multekosta ekipaĵo kaj kro-
me oni devis akiri pli da radiumo. Post in-
sisti ĉe multaj el la agentejoj de la registaro,
Maria konstatis ke tiu penado por akiri fon-
99