Page 106 - heleco-96
P. 106

boratorio  malpliĝis  sed  ŝi  plendediĉiĝis  al
                                                    la  organizado  kaj  liderado  de  la  laborato-
                                                    riaj laboroj, kaj ŝi daŭre gvidadis sian kur-
                                                    son en la Sorbono. Antaŭ ŝia morto ŝi ha-

                                                    vis okazon koni siajn genepojn, la gefilojn
                                                    de Irena kaj Frédéric Joliot: Helena, nask-
                                                    iĝinta  en  1927  kaj  Pierre,  naskiĝinta  en

                                                    1932. En la jaro 1931, Maria Kurio duafoje
                                                    vizitis Hispanion. La 22-an de aprilo, ĝuste
                                                    unu semajnon post la proklamado de la Res-

                                                    publiko en ĉi tiu lando, ŝi prelegis en la Do-
                                                    mo de Studentoj; la titolo de ŝia konferenco
                                                    estis  «La  radioaktiveco  kaj  la  revolucio

                                                    de  la  scienco».  Poste  ŝi  vizitis  la  Alham-
                                                    bron de Granado; ekzistas foto ŝia kun ŝia
                                                    filino Eva en tiu loko. En oktobro de tiu sa-
                                                    ma jaro ŝi partoprenis en Romo la Interna-

                                                    cian Kongreson pri Nuklea Fiziko. Ekzis-
                                                    tas  foto  en  kiu  ŝi  aperas  apud  Guglielmo
                                                    Marconi kun aliaj scienculoj.

                                                    En 1932 Maria suferis en la laboratorio ak-
                                                    cidenton kiu ŝajnis la komenciĝo de ŝia de-
                                                    kadenco. Ŝi falis kaj frakturiĝis ŝia dekstra
                                                    pojno. Kvankam temis pri simpla frakturo

                                                    el  kiu  ŝi  devus  rapide  resaniĝi,  ne  okazis
                                                    tiele.  Post  tiu  akcidento  ŝia  ĝenerala  san-
                                                    stato serioze malboniĝis; la brul-vundoj de

                                                    ŝiaj  fingroj  ege  inflamiĝis,  kaj  pliintesiĝis
                                                    ŝiaj problemoj pri aŭdo kaj vido. Krome tre
                                                    doloris al ŝi la kapo kaj ŝi devis resti dum-

                                                    longe enlite. Ŝi komprenis ke sia fino estis
                                                    proksima. Tamen ŝi ne ĉesis en la demarŝ-
                                                    ado de la laboratorio kaj la klopodo kolekti

                                                    fondusojn por ties subtenado.
                                                    Komence de la jaro 1933, kvankam Maria
                                                    sentis sin tre laca, ŝi gvidadis en la Univer-
                                                    sitato  du  klasojn  ĉiusemajne.  Sed  fine  de

                                                    tiu jaro ŝi suferis vezikan kalkuluson. Spit’
                                                    al ĉio ĉi, Maria klopodis daŭrigi ion similan
                                                    al normala vivo. Dum la Paska Semajno de

                                                    1934 ŝi faris, kun ŝia fratino Bronia, voja-

                                                        106
   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111