Page 107 - heleco-96
P. 107
ĝon tra la sudo de Francio; tiam ŝi iome
estis resaniĝinte, sed ŝia pliboniĝo ne mul-
te daŭris; de tiam ŝi febris preskaŭ ĉiutage
kaj devis definitive ĉesigi siajn vizitojn al
la laboratorio. La kuracistoj sugestis al ŝi
la konvenecon restadi en sanatorio.
Ŝia filino Eva akompanis ŝin dum ŝia rest-
ado en la Sanatorio Sancellemoz. Tie oni
malkovris ke ŝi estis suferante anemion ra-
pide disvolviĝantan, sendube rezulto de la
radioaktiveco al kiu ŝi estis eksponita dum
ŝia longa vivo kiel scienculino. La 4-an de
julio de tiu jaro Maria Kurio mortis en tiu
sanatorio. En la ĵurnaloj kiuj priraportis sian
morton ofte difinis ŝin kiel «martirino de la
scienco». Kiel jam raportite, tiam jam aliaj
personoj estis mortintaj pro radioaktiveco.
Menciindas ke en la jaro 1956, estante 59-
jara, pro la samaj kaŭzoj kaj kun samaj
simptomoj, mortis ankaŭ Irena, la filino de
Maria, kiu estis sin dediĉinta al la sama la-
boro kliel sia patrino. Tamen Eva, kiu sin
tenis ĉiam for de la radiumado, vivis ĝis la
jaro 2007 kaj mortis estante 103-jara.
Konforme al la deziroj de Marie kaj ŝia fa-
milio, la franca registaro rezignis siajn pla-
nojn pri nacia funebro. La korpo de Maria
Kurio estis portita al Parizo la 5-an de julio
de 1934, en plej strikta privateco. La 6-an
de julio, ŝi estis entombigita en simpla ce-
remonio, sen religia aŭ civila servo. Ŝi es-
tis entombigita en malpeza kverka ĉerko
en la sama tombo kie Pierre estis metita
antaŭ multaj jaroj. Bronia kaj Józef venis
el Pollando kaj ĵetis iom da pola tero al la
malfermita tombo. La 20-an de aprilo de la
jaro 1995, la restaĵoj de Pierre kaj Marie
estis translokitaj el la tombo en Sceaux al
la Panteono en Parizo. Maria Kurio estis la
unua virino entombigita pro siaj propraj
meritoj en la nacia maŭzoleo de Francio.
107