Page 108 - heleco-96
P. 108
Ĝenerale la biografioj kaj aliaj verkoj temantaj pri Alberto Ejnŝtejno (Albert Eins-
tein lialingve) difinas lin kiel plejelstara scienculo aŭ iu el la plej geniaj inter la
scienculoj. Al ni interesas rimarkigi tion ke per li aperis iu nova tipo je
scienculo malsama ol tiuj antaŭe ekzistintaj. Ja, Tomaso Edisono, Nikolao Tes-
lo, Guglielmo Marconi, Wilhelm Röntgen, Henri Becquerel, la geedzoj Kurio, kaj
multaj aliaj, havis sian laboratorion kaj en tiaj ejoj ili esploradis kaj eksperi-
mentadis. Sed Ejnŝtejno, kiam iu ĵurnalisto demandis al li: Kie estas via labo-
ratorio? Responde li eltiris el sia poŝo fonto-plumon kaj diris: Jen ĝi!
Kompreneble, dum sia studenta etapo li praktikadis en la universitataj labora-
torioj, pri elektro kaj aliaj sciencoj, same kiel la ceteraj studentoj. Sed rilate al
liaj sciencaj malkovroj, oni ne povas paroli pri “eksperimentado”, kaj eble an-
kaŭ ne pri “esplorado”; lia scienca laboro, lia genieco, konkretiĝis en pripens-
ado, profunda matematika cerbumado... Reale, lia fonto-plumo estus necesa al
li nur por esprimi, cele komuniki al aliaj, siajn sciencajn malkovrojn. Iam la
franca verkisto Paul Valery demandis al li: Kiam vi havas ian originalan ideon,
kion vi faras? Ĉu vi notas ĝin en kahieron, aŭ en apartan folion?... Respondis
Ejnŝtejno: Kiam mi havas originalan ideon mi ne forgesas ĝin.
La scienca kono atingita de li havis poste, kiel ni vidos, konkretajn aplikojn,
sed en kio rilatas al li persone, ĉio finiĝis per la dokumentaro kiun li publikigis
ekde la jaro 1905. Temante pri lia biografio, kiel ni faras nun, oni nepre devus
pritemi la sciencajn malkovrojn kiujn li faris kaj komunikis al la mondo, ĉefe la
kvar gravajn dokumentojn de la menciita jaro 1905. Sed, ĉu ni kapablos ekspli-
ki la enhavon de liaj sciencaj atingoj? La dokumentoj per kiuj li diskonigis ilin
estas sufiĉe ampleksaj, do, priraporti ilin postulas resumi ilin, kaj Ejnŝtejno
mem pridubis la eblecon fari tian resumadon. Iam iu ĵurnalistino demandis al
li: Ĉu vi povas ekspliki al mi la Teorion de la Relativeco? Li respondis: Ĉu
povas vi ekspliki al mi kiamaniere friti ovon? La ĵurnalistino diris: Jes ja, mi
povas… oni verŝu rompitan ovon en paton kun oleo kiun oni varmigu per
fajro…. Ejnŝtejno aldonis: Kaj kiel vi faros tiun eksplikon al iu kiu ne scias kio
estas ovo, nek pato, nek oleo, nek fajro… Jen tiu estas la problemo, multaj
vortoj uzendaj por ekspliki la teoriojn de Ejnŝtejno kaj aliaj scienculoj, rilatas
al abstraktaj konceptoj kiuj postulas siavice kroman eksplikadon.
108