Page 109 - heleco-96
P. 109
Temante pri Alberto Ejnŝtejno nepre pre-
zentiĝas la demandoj: Kiamaniere funkciis
lia menso? Kio iĝis lin genia? Tiujn de-
mandojn faris al si multaj aliaj scienculoj;
post lia morto lia cerbo estis ekzamenita
kun ega intereso far specialistoj pri biolo-
gio celante malkovri la kialon de lia geni-
eco. Per ĉi tiu raporto ni intencos esplori
ankaŭ kian estis la homa estaĵo kiu troviĝis
malantaŭ, aŭ ene, de la publika personaĵo
kia li iĝis.
Liaj alportaĵoj al la scienca kono rilatas al
aspektoj de la kosmo, de la universo, de la
lumo, de la atoma kaj la subatoma funkci-
ado… Laŭ liaj ideoj, la spaco estas ligita
kun la tempo kaj dependas de la materio-
energio kiun ĝi enhavas. Laŭ la Teorio de la
Relativeco, ne ekzistas la absoluta movo; ĝi
ĉiam estas relativa al la situo de la observ-
anto. Liaj samtempanoj ne tuj akceptis tiujn
teoriojn de Ejnŝtejno, kaj eĉ nuntempe tiuj
ideoj ne estas bone komprenataj.
Sed plej grave estas ke kiam tiuj teorioj es-
tis formulitaj, ili, eĉ se certaj, ne ŝajnis havi
utilan praktikon. En la fizikaj kondiĉoj de la
normala vivo, tiuj sciencaj asertoj de Ejnŝ-
tejno havis nenian aplikon, sed hodiaŭ, kiam
la disvolviĝo de la tekniko permesas obser-
vi tra longaj distancoj kaj je malgranda ska-
lo, atom-nivele, la homo havas alirecon al
fizikaj kondiĉoj en kiuj estas perceptebla la
ĝusteco de la teorioj de Ejnŝtejno kaj havas
utilon ties aplikado. Ekzemple, por la geo-
lokalizado. La t. n. Tutmonda loktrova siste-
mo, angle: Global Positioning System, (GPS),
estas iloj funkciantaj ekde satelitoj, ege dis-
tance kaj rapidece, en kiuj ŝanĝiĝas la hor-
loĝa tempo-mezurado laŭ difinis la teorio
de Ejnŝtejno. Oni devas kalkuladi laŭ tiu te-
orio ĉar eraro de mikrosekundo okazigus
eraron de 300 metroj surtere.
109