Page 111 - heleco-96
P. 111

bildoj,  ne  per  paroloj,  ĉefe  en  siaj  famaj
            mensaj eksperimentoj. Anstataŭ pensadi per
            vortoj,  liakaze,  la  ideoj  venadis  antaŭe,  kaj
            nur poste li esprimadis ilin pervorte.

            Pauline kaj Hermann havis duan kaj lastan
            idon en novembro de 1881, ĉi-foje estis infan-
            ino, al kiu ili donis la nomon Maria, kvankam

            ĉi tiu dum sia tuta vivo konservis la reduktan
            formon:  Maja.  Ŝi  estis  ĉiam  la  plej  intima
            spirita kunulino de sia frato. La familio Eins-

            tein  loĝadis  en  komforta  domo  kun  grandaj
            arboj  kaj  eleganta  ĝardeno  en  loĝ-kvartalo
            en Munkeno, tiamaniere ke dum plejparto el

            la infanaĝo de Alberto ili havis respektindan
            burĝan travivadon. En 1882, kiam alvenis al
            tiu urbo la familio Einstein, Munkeno havis
            proksimume tricent milojn da enloĝantoj, 85

            elcentoj  el  ili  estis  katolikoj  kaj  2  elcentoj
            judoj.
            Alberto ne sentis inklinon ludi kun aliaj infa-

            noj, sed preferis distriĝi solece, introvertite:
            revoj, iluzioj, cerbumado, rebusoj, arkitektur-
            ludiloj…  kaj  foj-foje  sin  montris  kolerema,
            agresema,  laŭ  aserto  de  lia  fratino…  Por  li

            estis tre grava kaj multe vekis lian intereson
            iu markompaso kiun lia patro iam donacis al
            li. Lia patrino, kiu estis lerta pianistino, deci-

            dis  ke  Alberto  ricevu  instruon  pri  violon-
            ludado;  li  konservis  tiun  konon  kaj ekzerc-
            adis ĝin  dum sia tuta vivo.

            Kvankam judoj, la gepatroj de Alberto ape-
            naŭ praktikadis la religion de sia gento. Sam-
            kiel multaj aliaj judoj de la zono, ili ne dis-

            degnis asimiliĝi al la superreganta kulturo de
            la lando. Do, kiam Alberto iĝis ses-jara kaj
            devis ĉeesti lernejon, liaj gepatroj ne hezitis
            enmatrikuligi lin en la katolikan lernejon de

            la loĝ-kvartalo, kie li estis la sola judo inter
            la  sepdeko  da  lernantoj  de  sia  lerno-klaso.
            Ŝajnas ke Ejnŝtejno tre bone alĝustiĝis al la

            katolika  instruado  de  tiu  centro  kie,  cetere,

                                                              111
   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116