Page 110 - heleco-96
P. 110
Ĉiuj prauloj de Alberto Ejnŝtejno estis judoj. Liaj gepatroj apartenis al familioj
kiuj de antaŭ du jarcentoj dediĉiĝis al etkomercado en la kamparaj medioj de
Ŝvabio, en la sud-ŭesto de Germanio. Laŭ la pasado de la generacioj, la tieaj ju-
doj, eĉ konservante sian etnan identecon, sufiĉe asimiliĝis al la germana kultu-
ro; ili apenaŭ interesiĝis pri la juda religio kaj ĉi ties ritaro. Krome Ejnŝtejno
mem, laŭ propra aserto lia, estis malmulte influita de sia familia medio. Sed,
verdire, estis por li bonŝanco naskiĝi en la sino de klera familio, mense sen-
dependema, kiu alte taksis la kulturon kaj zorgis pri edukado al li.
La patro de Ejnŝtejno, Hermann Einstein, naskiĝis en 1847, kiam la judoj estis
komencante ĝui liberecon dediĉiĝi al ĉiu ajn laboro, sed kvankam li sentis al-
tiron al la matematikoj, li ne povis studi en universitatoj ĉar ĉi tiuj ankoraŭ es-
tis fermitaj por la judoj, do li dediĉiĝis al komercado. En la urbo Ulm, Her-
mann iĝis partnero de iu kuzo lia en negoco de plumo-matracoj. Estante 29-
jara li edziĝis al Pauline Koch, 18 jarojn pli juna ol li. Ĉi ties patro estis riĉiĝ-
inta kiel komercisto de cerealoj. Frukto de tiu geedziĝo estis Alberto, kiu nask-
iĝis la 11-an de marto de 1879 en tiu urbo Ulm kiu tiam estis ĵuse aneksita,
kune kun la cetero de Ŝvabio, al la nova Germana Regno. Komence Pauline
kaj Hermann planis doni al sia filo la nomon Abraham, kiel ties patra avo, sed
fine ŝajnis al ili ke tiu nomo sonus “tro juda”, do ili konservis la inican A kaj
decidis nomi lin Albert.
Ĝuste unu jaron post la naskiĝo de Alberto, la negoco de plumo-matracoj de
ties patro bankrotis kaj ĉi tiu elmigris al Munkeno por dediĉiĝi, kune kun iu
frato sia, al iu kompanio de provizado de elektro kaj gaso. En ĉiuj biografioj de
Alberto Ejnŝtejno oni prirakontas tion ke li tro malfrue komencis paroli. Liaj
gepatroj timis ke li estus subnormala. Pasis kelkaj jaroj antaŭ ol li kapablus es-
primi sin perparole. Kaj al lia malrapida progreso aldoniĝis ia impertinenta ri-
belemo kaj aroganta disdegno rilate al la aŭtoritato; unu el liaj instruistoj for-
pelis lin el lernejo. Ejnŝtejno pensis ke sia malrapida progreso pri parolado per-
mesis al li observi kun admiro ĉiutagajn fenomenojn pri kiuj aliaj ne atentas
kiel la spaco kaj la tempo. Male ol plejparto el la personoj, li preferis pensi per
110