Page 112 - heleco-96
P. 112

laŭ propra aserto lia, li suferis nenian diskri-
                                                  minacion far la instruistoj pro sia kondiĉo de
                                                  judo; la instruistoj estis liberalaj kaj ne faris
                                                  distingon pri religiaj aferoj. Tamen ne estis sa-

                                                  me inter la studentoj; en ĉi-tiuj superregis la
                                                  kontraŭ-judismaj sentoj. Oftis la insultado kaj
                                                  agresado kiujn li devis suferi survoje inter la

                                                  hejmo kaj la lernejo.
                                                  Kiam li iĝis naŭjara Alberto pasis al duagrada
                                                  lernejo proksime al la centro de Munkeno, la

                                                  Luitpold  Gymnasium,  progresista  institucio
                                                  en kiu oni emfazis la instruadon pri matema-
                                                  tiko kaj la latina kaj greka lingvoj. Krome en

                                                  ĉi tiu lernejo oni provizis instruiston por doni
                                                  al  li  kaj  aliaj  judaj  studentoj  judan  religian
                                                  instruon. Spite al la ne-religiemo de siaj gepa-
                                                  troj, aŭ ĝuste pro tio, Alberto disvolvis pasian

                                                  fervoron al la judismo, ĝis tia grado ke li pro-
                                                  pravole observadis ties religiajn normojn. Ni
                                                  vidos ke lia teniĝo rilate al la judismo ŝanĝ-

                                                  iĝis aŭ evoluis laŭlonge de lia vivo.
                                                  Estas  fama  diraĵo  kiu  asertas  ke  Ejnŝteno
                                                  atingadis en la lernejo malaltan kvalifikon pri
                                                  matematiko; tiu aserto estas tute falsa; kiam li

                                                  ankoraŭ ne estis 15-jara, li jam superregis la
                                                  diferencialan  kaj  la  integralan  kalkulojn.  Pri
                                                  matematiko li atingadis  la plej altan kvalifi-

                                                  kon en la klaso. La lernado pri la latina kaj
                                                  greka lingvoj ne plaĉis al li, sed ankaŭ pri ili
                                                  li  atingadis  sufiĉe  bonajn  kvalifikojn.  Rilate

                                                  al matematiko li ĉiam avancadis pli ol la cete-
                                                  ro  el  la  lernantoj  de  sia  klaso;  liaj  gepatroj
                                                  aĉetadis por li la stud-librojn anticipe por ke

                                                  li lernu ilin dum la somera feriado kaj tiele li
                                                  lernis per si mem geometrion kaj algebron.
                                                  En tiu epoko li havis iun intelektan stimulon,
                                                  temis pri iu juna studento pri medicino, nom-

                                                  ata Max Talmud, kiu noktmanĝadis kun la fa-
                                                  milio Einstein unufoje ĉiusemajne. Inter la ju-
                                                  doj ekzistis ia antikva kutimo helpi tiamaniere

                                                  la malriĉajn studentojn. Talmud aĝis dek-unu

                                                        112
   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117