Page 194 - heleco-96
P. 194
ĉar lia pozicio dependis de stipendio. Kaj tie
havis Severo siajn unuajn studentojn de dok-
toriĝo kaj postdoktoriĝo. Kiam li estis 39-
jaraĝa li estis nomumita Profesoro Helpanto
de Biokemio; ci tiu estis la unua fiksa labor-
posteno kiun Severo havis en sia vivo, ne de-
pendante de stipendioj. En 1944, Severo iĝis
la katedr-estro de la Fako pri Farmakologio,
estante poste direktoro de tiu fako de 1946
ĝis 1954. En ĉi tiu jaro li iĝis estro de la Sek-
cio pri Biokemio.
La unaj laboraĵoj de Oĉoo en la Novjorka Uni-
versitato estis pri oksidiga fosforiliĝo. Tamen
li venis al la konkludo ke la mekanismo de
oksidiga fosforilado ne estus komprenebla sen
scio pri la enzimaj reagoj implikitaj en oksid-
ado, kaj precipe tiuj ligitaj al fosforilado. Li
decidis studi la izocitrian dehidrogenadon,
malkovrante ke, fiksante CO2 (karbona dio-
ksido) al α-ketoglutarato, formiĝas isocitrato,
kaj la reago povas esti sekvita per la oksido
de NADPH (nikotinamida adenina dinukleo-
tida fosfato) mezurita per spektrofotometrio.
La sukceso de la eksperimentoj por la fiksado
de la CO2 kaj la bezono de Oĉoo de spektro-
fotometro por sia estonta laboro kondukis la
Amerikan Filozofian Socion lasi al li sen di-
finita tempo-limo la instrumenton kiun oni
estis pruntinte al li por unu jaro.
La kreado de klubo, la Enzyme Club, kaj iu
enketo pri la necesoj de la enzima kemio en
Usono estis du esencaj cirkonstancoj, kiuj
igis Oĉoon respektata kaj agnoskita scienc-
isto de siaj kolegoj dum kvinjara periodo, de
1942 al 1947. En la Instituto Rockefeller estis
organizitaj seminarioj, far la Enzyme Club, en
kiuj povis partopreni sciencistoj de la nov-
jorka regiono interesitaj pri la temo. Krome
la membroj de la Klubo kunvenis unufoje ĉiu-
monate por aŭskulti la prelegadon de gasto
aŭ membro de la Klubo pri enzimologio kaj
194