Page 192 - heleco-96
P. 192
kemio de muskola kuntiriĝo, en la Instituto
Kaiser Wilhelm en Berlino. Tie Oĉoo inter-
konatiĝis kun kolegoj kiaj Fritz Lipmann, est-
onta Nobel-premiito, kaj David Nachmanson,
inter aliaj. Lia labora temo estis studi ĉu mus-
kola kuntiriĝo povus uzi alian energifonton
ol karbonhidratojn, konkrete fosfokreatinon.
Oĉoo restis en Germanio dum du jaroj kaj
lernis la germanan lingvon. Reveninte en Ma-
dridon, fine de la 1930-aj jaroj, li kunlaboris
kun Francisco Grande Covián, studante la ro-
lon de la suprarenaj glandoj en muskola kun-
tiriĝo, kio konstituis lian Doktoran Tezon.
Oĉoo edziĝis al Carmen García-Cobián, astu-
ra kiel li, de Ĥiĥono, en 1931, kaj ambaŭ for-
iris sekve al la laboratorio de Siro Henry Dale
en la Nacia Instituto de Medicina Esploro en
Londono, kie li pasigis du jarojn laborante,
kune kun Dudley, pri sia unua enzimo, gliok-
salaso, helpe de hispana postdoktoriĝa sti-
pendio. En 1934 Severo revenis al Madrido
al la laboratorio de Negrín, kaj estis nomum-
ita helpa profesoro pri Fiziologio, kombin-
ante instruadon kun esploradon. Aŭtune de
1935, Carlos Jiménez Díaz kreis la Instituton
por Klinika kaj Medicina Esploro en Madri-
do kaj proponis al Severo kiel direktoro de la
sekcio pri Fiziologio, kie li komencis labori
kun iuj kunlaborantoj. Negrin instigis Oĉoon
konkursi por la Katedro de Fiziologio de
Kompostelo. Negrín estis la prezidanto de la
koncerna tribunalo kaj Valdecasas estis mem-
bro de ĝi, sed neniu el ili voĉdonis liafavore
kaj li ne atingis la katedron, kio konstituis
desaponton por li.
Komenciĝinte la hispana civila milito, en ju-
lio de 1936, la geedzoj Oĉoo decidis eliri el
la lando. En monato septembro ili revenis en
Germanion kaj Severo denove dediĉiĝis al es-
plorado en la laboratorio Meyerhof. Laŭ li,
tiam en Hispanio, eĉ sen milito, ne eblis la ti-
192